Marao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marao
religia koncepto
Informoj
vdr

Marao, (laŭvorte morto), iam nomata Sinjoro de morto, estas budhisma demono, kiu klopodis malhelpi al bodisatvo Gautamo (la estonta budho Gotamo) en vekiĝo.

Atako de Marao kontraŭ la bodisatvo Gaŭtamo.

Marao regas al sansaro, do al ĉiuj estuloj, kiuj renaskiĝas. Se iu atingus la vekiĝon, tiu eksiĝos el tiu ĉi rando de renaskiĝado kaj Mara jam ne havas potencon super tiu. Kiam la bodisatvo Gotamo estis sidanta en Bodgajo sub la bodiarbo kaj li estis survoje al vervekiĝo, Mara ekkonis tion volante malebligi al li tion. Li sendis al la asketo siajn junajn filinojn, por ke ili forkonduku lian atentemon. Sed la bodisatvo Gotamo per movo de la mano ŝanĝis la filinojn de Marao en maljunulinojn. Simile li rezistis ankaŭ kontraŭ pluaj maŝoj de Mara, li atingis la vekiĝon kaj fariĝis budho.

En piednoto de la Darmopado tradukita de Gunnar Gällmo, Eldona Societo Esperanto Stockholm 2002, oni legas: « Marao: En budhismaj tekstoj, Marao estas ofte priskribata kiel la persona diablo, kiel devao misuzanta sian potencon, sed oni povas ankaŭ rigardi lin kiel simbolon por onia propra emo tenti kaj trompi sin mem. »