Mararmea ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mararmea ribelo (portugallingve Revolta da Armada), komenciĝis en la 6-a de septembro 1893 en Brazilo. Je la 4-a de tiu monato, prezidanto Floriano Peixoto, uzante sian povon de ŝtatestro, nuligis dekreton, jam aprobitan de la Nacia Parlamento, pri okazigo de popola voĉdonado por elekti prezidenton de la respubliko. Je tia sinteno de la ŝtatestro, la popolo de Rio-de-Ĵanejro (tiama ĉefurbo de Brazilo) respondis per ribelo, kaj la 6-an ribelis la militŝiparo, sub komandado de admiralo Custódio José de Melo. La prezidento, ekagante feramane, baldaŭ sukcesis ĉesigi la surstratajn tulmultojn, sed la disponataj de li nur-surteraj militaj fortoj estis tute senpovaj kontraŭ la ribelinta mararmeo. Ĉi-lasta, siavice, estis senpotenca pri decida agado surtere (kvankam unuatempe al ĉiuj ŝajnis, ke la ribelintoj estis tuj venkontaj). Kiam la ribelestroj fine konvinkiĝis post vana bombardado de la ĉefurbo, ke plupersistado estas senutila, ili kapitulacis.