Marbach LU

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marbach
Blazono de Marbach
Alppaŝtejo Wittenfärren en la komunumo Marbach
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46°51′16″N 7°54′0″O  /  46.85444°N, 7.9°O / 46.85444; 7.9 (Marbach LU)Koordinatoj: 46°51′16″N 7°54′0″O  /  46.85444°N, 7.9°O / 46.85444; 7.9 (Marbach LU)
Nombro de enloĝantoj 1193
Areo 45,10 km²
Alteco 871 m super marnivelo
Poŝtkodo 6196
Komunumkodo 1006
Mapo de Marbach

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Marbach estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio [redakti]

Marbach situas en la sudokicdenta parto de la regiono Entlebuch ĉe la bordo de la rivero Ilfis, kiu fontas sur la komunuma teritorio kaj estas alfluas de Emme. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Schärlig kaj Marbachegg. La komunumo apartenas al la UNESKO-biosfero Entlebuch.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Marbach limas en nordo al Escholzmatt, al en oriento al Flühli, kaj en sudo al Schangnau, Trub kaj Eggiwil (ĉiuj en Kantono Berno).

Trafiko [redakti]

Marbach situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la reto de la publika transporto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Escholzmatt. En Marbach ekzistas seĝtelfero al Marbachegg. Krome la loko disponas pri du skiliftoj.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Marbach datiĝas el la jaro 1306 kiel Marpach.

En mezepoko Marbach estis posedaĵo de la Senjoroj de Wolhusen. Fine de la 13-a jarcento Marbach falis sub la regado de la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Abatejo Trub kaj asociiĝis en la jaro 1385 unuan fojon kun Lucerno. Krom Marbach kaj Escholzmatt ĉiuj entlebuĥaj komunumoj en la jaro 1405 definitive fariĝis lucernaj. Marbach kaj Escholzmatt dume falis al la jurisdikcio de la kampara tribunalo Ranflüh, kiu apartenis al Berno. Tiel kaj Berno kaj Lucerno postulis la suverenecon pri Marbach kaj nur en la kontraktode 1470 Marbach kaj Escholzmatt fariĝis parto de la Lucerna voktejo Entlebuch, dum Trub restis Berna. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Marbach kaj Escholzmatt formis kune la tiel nomitan Supran Entlebuch, dum la Helveta Respubliko Marbach apartenis al la distrikto Schpfheim kaj ek de 1803 al la nuna distrikto Entlebuch.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo   Aliaj lokoj kun la nomo Marbach

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la komunumo Marbach
Ekstera ligilo   Profilo de la komunumo en la kantona retejo
Ekstera ligilo   Marbach en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Entlebuch
Entlebuch-blazono.png
Waldemmental Juli2007.jpg
Doppleschwand - Entlebuch - Escholzmatt - Flühli - Hasle - Marbach - Romoos - Schüpfheim - Werthenstein