Marbach SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SG en Marbach SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Marbach.

Marbach SG
Blazono de Marbach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 760625 / 252087 (mapo)47.49.5666666666667Koordinatoj: 47° 24′ N, 9° 34′ O; CH1903: 760625 / 252087 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1897
Areo 4,2 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 9437
Komunumkodo 3253
Mapo de Marbach
vdr

Marbach SG estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1 897 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marbach situas inter Rebstein kaj Altstätten SG oriente de la Apencelaj Montetoj sur la okcidenta deklivo de la Rejnvalo. La bildon de la vilaĝo karakterizas vitejoj, unufamiliaj dometoj kaj kamparo. Marbach estas unu el la pli malgrandaj komunumoj de la sanktgala Rejnvalo, supozeble tial, ĉar ĝi situas apud la strato kaj fervojlinio en la fundo de la valo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordoriento al la komunumo Reute en Kantono Apencelo Ekstera, en nordokcidento al Rebstein, en sudokcidento al Oberriet SG kaj en nordoriento al la urbo Altstätten SG.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per aŭtobuso, kiu cirkulas en kvaronhora kadenco, de Marbach atingeblas en 5 minutoj la stacidomo de Altstätten SG kaj en 12 minutoj la stacidomo de Heerbrugg. Marbach ankaŭ disponas pri komuna stacidomo kun la najbara komunumo Rebstein ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Sankt-Margreto kaj Altstätten SG.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Marbach datiĝas el doncacdokumento el la jaro 831. En mezepoko Marbach troviĝis sub la regado de la Monaĥejo Sankt-Galo. La hodiaŭa urbo Altstätten SG ĝis la mezo de la 14-a jarcento apartenis al Marbach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]