Marborda ammodramo de la Kabo Sable

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marborda ammodramo de la Kabo Sable
Marborda ammodramo de la Kabo Sable en Nacia Parko Everglades. Tiu individuo (UCLA, nomita tiel pro bluora bendokoloro) estis parto de demografia studo pri efiko de incendioj sur la pasera abundo kaj nestosukceso
Marborda ammodramo de la Kabo Sable en Nacia Parko Everglades. Tiu individuo (UCLA, nomita tiel pro bluora bendokoloro) estis parto de demografia studo pri efiko de incendioj sur la pasera abundo kaj nestosukceso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Ammodramus
Specio: A. maritimus
Ammodramus m. mirabilis
(Howell, 1919)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
{{{specioj de subdivizio}}}

Ammodramus maritimus mirabilis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marborda ammodramo de la Kabo Sable (Ammodramus maritimus mirabilis) estas subspecio de la Marborda ammodramo endemia birdo de suda Florido. La plej grandaj populacioj troviĝas en Taylor Slough en la Nacia Parko Everglades kaj en la Nacia Rezervejo Big Cypress. La specio estas konsiderata endanĝerita pro habitatoperdo pro vegetaĵaj ŝanĝoj, incendioj, disvolvigo, ŝanĝo de akvofluo kaj uraganoj.

Kantanta Marborda ammodramo de la Kabo Sable en Nacia Parko Everglades
Specimeno

Marborda ammodramo de la Kabo Sable estas ĉirkaŭ 13 cm longa. La dorso estas malhele olivecgriza kaj la vosto kaj flugiloj estas olivecbrunaj. Plenkreskuloj estas helgrizaj ventre al preskaŭ blankecaj kun malhela olivecgriza strieco en brusto kaj flankoj.

La Marborda ammodramo de la Kabo Sable loĝas en prerioj de Everglades kaj de Big Cypress. (Prerioj estas herbejoj kie okazas ofte incendioj kiuj limigas la kreskon de arboj. Sekaj prerioj inondiĝas post fortaj pluvoj. Humidaj prerioj inondiĝas 2 al 5 monatojn ĉiujare.[1]) Specifaj habitatoj de paseroj en prerioj estas herbotufoj de Muhlenbergia filipes, Cladium jamaicense, kaj altaj tufaj Spartina kaj relative disaj malaltaj similaj herboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Evergladoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prerioj Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine – Konsultita la 11an de februaro, 2008