Marborda arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marborda arbustosilvio
Marborda arbustosilvio, ilustraĵo de Joseph Smit, 1883
Marborda arbustosilvio, ilustraĵo de Joseph Smit, 1883
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. sylvaticus'
Bradypterus sylvaticus
(Sundevall, 1860)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marborda arbustosilvio Bradypterus sylvaticus estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 14-15 cm longa kaj ĉirkaŭ 21 g peza, mezgranda, senmarka, bruna birdo, pli malhela en flugiloj kaj pli ruĝecbruna en mezlonga kaj larĝa vosto. Pli palbrunaj subaj partoj, pli hela en gorĝo. Rozbruna beko, olivecbrunaj kruroj. Ankaŭ la irisoj estas brunaj. Malfacile distingebla el la Afrika arbustosilvio, B. barratti, kiu havas punktecan gorĝon kaj pli longan voston. La kanto estas akceleca trilado. Havas distingan alvokon kiu povas esti uzata por aperigi kaj vidi ĝin.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas tre kamufla birdo, endemia de suda marbordo de Sudafriko, nome en arbaraj makuloj de Okcidenta kaj Orienta Kablando [1]. Tutmonda populacio estas malgranda, fragmentata en kvar lokaj populacioj kaj probable malpliiĝas; en 1992 estis centoj da miloj kaj nun eble almenaŭ ĉirkaŭ 2,500 individuoj en la kontrolataj areoj, sed eble ne ĉie oni enkalkulis. Malgranda populacio de ĉirkaŭ 40 paroj ekzistas en orientaj deklivoj de Monto Table, Kaburbo. Plej parto de reproduktaj teritorioj estas en densa vegetaĵaro laŭlonge de rojo kaj riveroj, humidejoj (ĉe lagoj, akvorezervejoj) kaj humidaj herbejoj. Eble tre filopatria – unu el tri kolorringitaj idoj estis vidataj post unu jaro okupanta patran teritorion. Ili povus entrepreni lokan migradon. Tiu afrotropisa specio estas minacata pro habitatoperdo, ĉefe pro senarbarigo de la marbordaj arbaroj kaj incendioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas surgrunde insektojn kiaj papilioj, abeloj, vespoj, lokustoj kaj formikoj. Tiuj senvertebruloj estas kutime kaptataj dum ties flugado, mortigitaj kaj manĝitaj. Ĝi estas monogama birdo kio signifas, ke tiu birdo trovas kaj reproduktiĝas kun unu partnero por la resto de sia vivo. La ino demetas 2 al 3 ruĝecajn ovojn. Nestoj estas tre proksimaj al grundo.

Ĝi estas vidata sola aŭ en paroj en naturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]