Marborda provinco de Kenjo
El Vikipedio
| marborda provinco | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Mombaso |
| Areo | 84 113 km² |
| Loĝantaro | 3 035 000 (stato: kalkulo de 2007) |
| ISO-kodo | KE-300 |
La marborda provinco (svahile Mkoa wa Pwani, angle Coast Province) estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 84 113 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havi 3 035 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 33 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Mombaso. La provinco plu dividiĝas je sep distriktoj.
Kiel la nomo indikas, la provinco situas ĉe la marbordo de la Hinda Oceano, en la sudoriento de la lando. La loĝantoj apartenas al la miĝikendaoj, la svahiloj kaj al multaj pliaj etnoj.
Provincoj de Kenjo
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobo