Marborda rokturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marborda rokturdo
Marborda rokturdo, masklo
Marborda rokturdo, masklo
Marborda rokturdo, ino
Marborda rokturdo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. imerinus
Monticola imerinus
(Hartlaub, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marborda rokturdo (Monticola imerinus), iam klasita kiel Pseudocossyphus imerinus, estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.

Tiu afrotropisa birdo estas endemia de Madagaskaro de marbordaj regionoj kiel la nomo de la specio sugestas. La latina scienca nomo M. imerinus aludas al la gento kiu ĉefe loĝas en la marbordaj regionoj de Madagaskaro.

Ties natura habitato estas sekaj savanoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj.

Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn; kiel distingilo oni povas diri, ke diference de aliaj rokturdoj, tiu specio e havas tiom malhelajn flugilojn kaj almenaŭ la ŝultroj (unuarangaj kovriloj) estas same grizbluaj kiel la kapo kaj tiele la nigreca parto estas pli suba. Same la suba ventro estas tre pala, preskaŭ blankeca, el kie kontrastas la nigraj kruroj

Referencoj[redakti | redakti fonton]