Marc Bavant

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero. Li estas diplomito de la Pariza Instituto pri Minejoj, kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Esperantisto ekde 1980 (pedagogia Atesto pri Kapableco de Franca Esperanto-Instituto). Li kreis la tutunuan TTT-ejon de Junulara Esperantista Franca Organizo kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2004.

Ĉe KAVA-PECH (Ĉeĥio) aperis du liaj libroj:

  • Les bases de l'espéranto (2002)
  • Matematika vortaro kaj oklingva leksikono (2003)

La unuan verkon tre severe kritikis Paul Gubbins en Esperanto (gazeto) (7-8, 2003, p. 159), kvankam la eldonejo ĝin eldonis surbaze de tre favora rekomendo de franclingvanoj, inter aliaj de Claude Piron. Pli bone komprenis la verkon Boris Kolker, kiu faris jenan recenzon.