Marc Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marc Johnson (* 21-an de oktobro 1953 en Omaha, Nebraska), estas usona ĵaz-basisto, kiu muzikis en la lasta triopo de pianisto Bill Evans.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johnson komencis ludi kontrabason jam en la axo de 16 jaroj (antaŭ li jam ludis pianon kaj violonĉelon) kaj studis ĉe la universitato de norda Teksaso (Lyle Mays estis kunstudento). En 1972 li ludis kontrabason en la simfoniorkestro de Fort Worth. En 1977 li vojaĝis kun la bandego de Woody Herman. Je stacio je Novjorko en 1978 Bill Evans invitis lin en sian lastan triopon, kiu tiam koncertis en Village Vanguard kaj en kiu li muzikis ĝis la morto de pianisto en 1980. En 1982 li kunverkis la Concord-muzikalbumon Pure Getz de Stan Getz. En 1985 li komencis surdiskigo je propra nomo ĉe ECM (Bass Desires, kun gitaristo Bill Frisell kaj kun John Scofield samkiel kun frapinstrumentisto Peter Erskine, kun la sama ensemblo Bass Desires ankaŭ Second Sight en 1987). Kun Arto Tunçboyaçiyan kaj Ben Monder li faris per Right Brain Patrol en 1991 la eksperimenton, instrumenti originale kaj tranpreni la bastamburan funkcion sur la kontrabason[1]. Krome li lige kunlaboris kun gitaristo John Abercrombie (en kies triopo li longan tempon muzikis), Lyle Mays, kun la itala pianisto Enrico Pieranunzi kaj kun la brazila kantistino kaj pianistino Eliane Elias (ekz. en ties triopo), kiu estis lia edzino. En sia lasta sonregistraĵoj por ECM Shades of Jade, kiu ankaŭ enhavas pecojn de Elias, li muzikas kun Joe Lovano. Pluaj elstaraj muzikistoj, kun kiuj li koncertis, estas Michael Brecker, Stan Getz, Paul Motian, Lee Konitz, Charles Lloyd, Gary Burton, Jack DeJohnette kaj Dino Saluzzi.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005: Shades of Jade, ECM
  • 1999: If Trees Could Fly, Intuition
  • 1997: Sound of Summer Running, Verve
  • 1996: Magic Labyrinth, JMT
  • 1993: Right Brain Patrol, JMT
  • 1991: Two By Four, Emarcy
  • 1989: Second Sight, ECM
  • 1985: Bass Desires, ECM

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo kun Arto Tunçboyaçiyan

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]