Marc Rousset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Rousset
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1944 (1944-05-20) (79-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo eseisto
TTT
Retejo http://marcrousset.over-blog.com
vdr

Marc Rousset (mark ruse) estas franca ekonomikisto, iama ĝenerala direktoro, dum dudeko da jaroj, de tre grandaj entreprenoj: Carrefour (aro da bazaregoj)[1], Aventis (farmacio)[2] kaj Veolia Environnement (akvomastrumado, rub-kolektado kaj -pritraktado, industria pureco, transporto de energio)[3]. Li estas ankaŭ aŭtoro de libroj inter kiuj "La nouvelle Europe. Paris-Berlin-Moscou" (La nova Eŭropo, Parizo-Berlino-Moskvo) en kiu li proponas kreon de nova politika-ekonomia tuteŭropa akso Parizo-Berlino-Moskvo kaj ĝeneraligon de Esperanto, anstataŭ la angla, en la rolo de oficiala lingvo de Eŭropo, kaj per tio liberiĝi ĝin el la prema hegemonio de Usono kaj de ties eŭropa aliancano Britio.

Diplomoj[redakti | redakti fonton]

  • Doktoro pri Ekonomiko
  • Diplomita pri Altaj Komercaj Studoj (france: Hautes Études commerciales — H.E.C.);
  • Master of Business Administration (MBA) ĉe la Universitato de Columbia;
  • Advanced Management Program (AMP) ĉe Harvard Business School.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pour le Renouveau de l’Entreprise” (Por renovigo de la entrepreno), kun antaŭparolo de eksa-ĉefmistro Raymond Barre. Ĝenevo: Albatros, 1987.
  • La Nouvelle Europe de Charlemagne” (La nova Eŭropo de Karolo la Granda). Premio de la Akademio pri Moralaj kaj Politikaj Sciencoj, kun antaŭparolo de la eksministro kaj akademiano Alain Peyrefitte. Parizo: Economica. 1995.
  • Les Euro-ricains” (La Eŭro-usonanoj), kun antaŭparolo de Yvon Gattaz, eks-prezidanto de MEDEF (Movado de la Entreprenoj de Francio, t.e. la ĉefa sindikato de la entreprenestroj) kaj membro de la (franca) Instituto. Parizo: Godefroy de Bouillon, 2001.
  • "La nouvelle Europe. Paris-Berlin-Moscou" (La nova Eŭropo — Parizo-Berlino-Moskvo), kun antaŭparolo de profesoro Jurij Rubinski[4] de la Instituto pri Eŭropo ĉe la Akademio de Sciencoj de Rusio. Parizo: eld. Godefroy de Bouillon. 27an de aprilo 2009. 540 p. ISBN 2841912310.

La nouvelle Europe. Paris-Berlin-Moscou[redakti | redakti fonton]

Marc Rousset dediĉis sep jarojn da laboro kaj esploroj por verki tiun 540-paĝan riĉe dokumentitan kaj referencitan libron, kiu dividiĝas en tri partoj: 1. La Alianco de Eŭropo de Karlo la Granda kun Rusio — 2. Rusio, la defioj al la Alianco de Karlo la Granda — 3. Kiu komuna lingvo por la eŭropa kontinento (kiu ne estu la angla): la multlingvismo, necesa strategio. Principe, ĝi aperos en aliaj lingvoj, i.a. la rusa.

Marc Rousset ne havas iluziojn pri Usono, kiu ĉiam aplikis la imperian principon « divide ut regnes » (Dividi por regi). Li citas la rusdevenan francan verkiston Vladimir Volkfoff[5] (1932-2005) kiu iam faris jenan demandon al usona diplomato : "Mi ne komprenas. Ĉu vi deziras ke Eŭropo efektiviĝu aŭ ne efektiviĝu?". La diplomato respondis: "Ni deziras ke ĝi efektiviĝu, sed malbone efektiviĝu". En la spirito de Marc Rousset, la Nova Eŭropo Parizo-Berlino-Moskvo estas metodo por ke ĝi efektiviĝu... bone, sen priatenti la nomon de la prezidento de Usono, ĉu li nomiĝas George W. BushBarack Obama. Estas fakto ke tre influaj gvidantoj de Usono, kiuj ludis gravan rolon sub la registaro de G. W. Bush, ankoraŭ havas gravegan influon, i.a. Zbigniew Brzezinski, kiu tute ne volas vidi emancipiĝon de Eŭropo: ĝi devas resti protektorato. Tion konfirmas Jacques Sapir, specialisto pri Rusio en la Lernejo pri Altaj Studoj en sociaj sciencoj (École des hautes études en sciences sociales — EHESS) pri tio: "La usonanoj volas dividi Eŭropon".[6].

Laŭ Rousset, la nova Eŭropo devas esti egaldistanca inter Moskvo kaj Vaŝingtono. Tamen ĝena estas la fakto, ke li aspektas foje ekscesa kaj ĝuas je rimarkeble tre favora akcepto kaj simpatio flanke de ekstremdekstraj, ekstremnaciistaj, ksenofobiaj kaj rasistaj medioj [7]. Li citas iaman ambasadoron de Francio, Gilbert Pérol (1926-1996): "La politika kuraĝo devigas diri ke Eŭropon oni devas fari kontraŭ Usonon, aŭ Eŭropo ne estos. Eŭropo ne iras de Vaŝingtono ĝis Bruselo, sed de Bresto ĝis Vladivostoko".[8].

En la ĉapitoj 1 kaj 2, la aŭtoro pritraktas plej diversajn aspektojn kaj antaŭvidas diversajn situaciojn, i.a., la ekonomiajn kaj geopolitikajn aspektojn de libera interŝanĝo, de defendo, de demografio, de enmigrado, de islamo, de terorismo, de kontrolo de la energifontoj, de oleoduktoj kaj gasoduktoj en centra Azio, en Kaŭkazio kaj orienta Eŭropo, de la strategia defio en Siberio por la Eŭropanoj fronte al Ĉinio kaj al ebla alianco inter Ĉinio kaj Japanio.

Marc Rousset opinias, ke "Eŭropo devas ŝanĝi sian vidmanieron pri Rusio. Rusio povas kontribui en proksima estonteco al savo de Eŭropo el sia ekzistadisma malsano kaj el la usona protektorateco (NATO, anglo-saksa financa kapitalismo, ekskluziva uzado de la usona-angla lingvo, libera interŝanĝo kiel detruanto de industria laboro.) (...) La okcidentaj eŭropanoj devas fari hodiaŭ la intelektan revolucion, kiun faris generalo de Gaulle rilate al Germanio post 1945!"

Post ekzameno de elekteblecoj por lingva komunikado (angla, latina, franca, multlingvismo), Marc Rousset finfine proponas Esperanton: “Cetere, gravas doni al la Granda Eŭropo, pro nesufiĉeco de la franca, kaj ankaŭ pro la tro granda malfacileco de la latina, vehiklan kaj utilcelan neŭtralan lingvon, kiu ne estu la lingvo de la usonanoj, Esperanton, por certigi la pluvivon kaj influon de ĉiuj grandaj naciaj eŭropaj lingvoj.[9] .

La retejo L'esprit des Livres“ Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine (La spirito de la libroj) prave substrekas en recenzo, ke (sub VII — 7) “La originaleco de la verko estas ankaŭ en tio ke ĝi pritraktas komplete, sub la titolo III (= 3), la eŭropan lingvan problemon. Kiu lingvo por Eŭropo: ĉu franca, la latina aŭ Esperanto?“.

Laŭ la pariza katolika Radio Notre-Dame (25an de majo 2009): “Tamen, la homo [Marc Rousset] volas batali por fari el Esperanto la eŭropan lingvon (…) Tio tute ne estas utopia (...) male, tio estas saĝa… Fronte al la angla-usona, necesas proponi ankoraŭ pli simplan lingvon, ankaŭ neŭtralan lingvon.[10].

Ĉe Polemia, Marc Rousset diris, la 24an de junio 2009: “Se la eŭropanoj ne alprenos komunan lingvon, iliaj ŝtatoj, el kiuj, ekzemple, Francio, ne povos sin defendi kontraŭ la nuna kontaĝo kaj fariĝos finfine iaj “Luizianoj“ : Esperanto devus, pro nesufiĉeco de la franca, ludi tiun rolon.[11].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Radio-intervjuoj[redakti | redakti fonton]

ĉe Radio Courtoisie, la 2an de junio 2009.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. fr:Groupe Carrefour.
  2. fr:Aventis.
  3. fr:Veolia Environnement.
  4. Youri Roubinski Arkivigite je 2008-07-20 per la retarkivo Wayback Machine, laŭ franca ortografio, naskiĝis en 1930 en Kievo. Li diplomiĝis en la Ŝtata Instituto pri Internaciaj rilatoj de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj (Moskvo, 1953) kaj doktoriĝis pri historiaj sciencoj en 1969. De 1956 ĝis 1977, li estis esploristo, direktoro pri esploroj kaj Departement-estro en la Instituto pri tutmonda ekonomio kaj pri internaciaj rilatoj en la Akademio de sciencoj de USSR. Li estas ankaŭ asociita profesoro en universitatoj de Francio, Usono, Britio, Italio, Svisio, Tunizio, Pakistano. Konsilanto (1978-1985), ĉefkonsilanto (1987-1997) en la Ambasado de Sovetio, kaj, depost 1991, de la Federacio de Rusio en Francio, li fariĝis poste direktoro de la Centro de Francaj Esploroj en la Instituto de Eŭropo de la Akademio de Sciencoj de Rusio (1997-). Li laboras samtempe kiel konsultanto en la Komitato por la internaciaj rilatoj de la ŝtata Asembleo (Dumao) ekde 1998. Li estas aŭtoro de pluraj monografioj kaj artikoloj pri la internaciaj rilatoj, la interna kaj ekstera politiko de Francio.
  5. fr:Vladimir Volkoff naskiĝis la 7an de novembro 1932 en Parizo kaj mortis la 14an de novembro 2005 en Bourdeilles (departemento Dordogne). Rusdevena, tre dekstreme orientita verkisto, li publikikigis multajn historiajn romanojn en rilato kun Rusio, la alĝeria milito, kaj spionromanojn. Li estas konsiderata kiel "la verkisto de la Malvarma Milito".
  6. (france) Les Américains veulent diviser l'Europe[rompita ligilo].
  7. http://www.forumpatriote.org/phpBB3/viewtopic.php?f=63&t=24996[rompita ligilo]....
  8. " « Le courage politique oblige à dire que c’est contre les États-Unis qu’il faut faire l’Europe, ou alors il n’y aura pas d’Europe ». L’Europe ne va pas de Washington à Bruxelles, mais de Brest à Vladivostok." . El: Les Européens ne sont pas des citoyens transatlantiques.
  9. Il importe par ailleurs de donner à la Grande Europe, à défaut du français, et suite à la trop grande difficulté du latin, une langue véhiculaire et utilitaire neutre qui ne soit pas la langue des Américains, l’espéranto, afin d’assurer la survie et le rayonnement de toutes les grandes langues nationales européennes.
  10. Il n’empêche, l’homme entend bien se battre pour faire de l’Esperanto la langue européenne (…) Ce n’est pas du tout utopique (...) au contraire, c’est le bon sens… Face à l’anglo-américain, il faut proposer une langue encore plus simple, une langue neutre aussi.“.
  11. Si les Européens n’adoptent pas un langage commun, leurs États, dont par exemple la France, ne pourront se défendre contre la contagion actuelle et deviendront à terme des « Louisiane » : l’espéranto devrait, à défaut du français, jouer ce rôle.“ (Luiziano https://eo.wikipedia.org/wiki/Luiziano estas konsiderata, kun Misisipio, kiel la plej malriĉa el ĉiuj usonaj ŝtatoj).