Marcal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Marcali!

Marcal
Rivero
Marcal ĉe Mórichida
Vikimedia Komunejo: Marcal

Marcal estas rivero en Hungario. Ĝi originas en meza Transdanubio, grandparte paralele fluas kun Rába, post la enverŝiĝo de Rába enfluas Danubon, pli precize en Mosoni Duna. La rivera longo estas 100 km, la akvokolekta areo estas 3075  km².

La rivero fontas en la montaro Bakony en la proksimeco de Sümeg. Gravaj urboj apud Marcal estas Celldömölk, Sümeg kaj fine Győr ĉe la enfluejo. Menciindaj vilaĝoj estas de Sümeg: Megyer, Karakó, Kamond, Mersevát, Külsővat, Marcalgergelyi, Szergény, Békás, Marcaltő, Mórichida, Malomsok, Rábaszentmiklós kaj Kisbabot.

Akvonivela indikilo funkcias en Rábaszentmiklós.

Pro la oftaj inundoj ekde la 19-a jarcento la rivero ricevis kelkloke digojn kaj kelkloke oni fosis novan vojon por la rivero. Fiŝkaptistoj kaj akvoturistoj profitas la riveron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]