Marcalgergelyi
El Vikipedio
Marcalgergelyi (marcalgergeji) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. La loknomo signifas hungare: Marcal-Gregorio.
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 450
- Poŝtkodo: 9534
- Telefonprefikso: 89
- GPS koordinatoj: 47.31250, 17.26950
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Marcal, fine de mallonga sakovojo, laŭ fervojo Celldömölk-Pápa. La lasta troviĝas 15 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1343. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 17-a jarcento ĝi refondiĝis. Ĝis 1908 la oficiala nomo estis la pli mallonga Gergelyi. Kolĥozo formiĝis en 1959.