Marcel Bobin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcel BOBIN [boben] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1875 en Parizo; mortis en januaro[1] aŭ februaro[2] 1946 [3]) estis franca esperantisto, inĝeniero kaj vitraĵkomercisto. Li interesiĝas pri agado pacifisma, agado profilaktika, veneraj malsanoj kaj seksa edukado. Li zorgis precipe pri instruado de Esperanto kaj gvidis en Paris superan kurson. Li verkis: Les mots Esperanto groupés selon le sens, 1906.

Fontoj

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
  2. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 4.
  3. Laŭ Historio de Esperanto, III, p. 1033 Bobin estus mortinta la 1945-12-27