Marcel Broodthaers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcel Broodthaers (28-a de januaro, 1924 en Bruselo, Belgio - 28-a de januaro, 1976 en Kolonjo, Germanio) estis belga poeto, filmisto kaj artisto kun altliteratura kaj ofte sprita maniero de krei artaĵojn. Li estis kuniĝinta kun la Groupe Surréaliste-revolutionaire en Bruselo ekde 1945 kaj diletantis en ĵurnalismo, filmo, kaj poezio. En 1964, li faris la simbolan agon de enmeti kvindek kopiaĵojn de libro de siaj poemoj en plastro, tiel kreinte sian unuan artaĵon. Li laboris principe kun muntoj de trovitaj objektoj kaj kolaĝo, ofte enhavantaj skribitajn tekstojn. Lia plej rimarkita artaĵo estis instalo en lia Brusela domo, kiun li nomis Musée d'Art Moderne, Départment des Aigles (1968). Tiu instalo sekviĝis per aliaj dek-unuaj manifestaĵoj de la muzeo, inkluzive ĉe la Düsseldorf Kunsthalle por ekspozicio en 1970 kaj ĉe documenta 5 en Kaselo en 1972. Por tiaj klopodoj li ofte kuniĝis kun la malfrua dudeka jarcenta tuttera disvastiĝo de ambaŭ instala arto, kaj ankaŭ "institucia kritikado," en kiuj interrilatoj inter artaĵoj, la artisto, kaj la muzeo estas fokuso. Broodthaers mortis en Kolonjo, Germanio, je sia 52-a naskiĝtago.