Marcel Janco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel JANCO

Marcel JANCO/IANCU/IANCO (naskiĝis 24-an de majo, 1895 - mortis 21-an de aprilo, 1984) estis Rumana kaj Israela artisto, pentristo kaj arkitekto.

Biografio

Janco naskiĝis en juda familio en Bukareŝto.

Amiko kaj samlandano de Tristan Tzara, li estas inter la fondintoj de la Dadaista movado ĉe Cabaret Voltaire en Zuriko. En 1922 li reiris al Rumanio kaj laboris kiel arkitekto kaj pentristo ĝis 1941 kiam, en faco de kreskanta antisemitismo dum la Dua Mondmilito, li migris al la Lando de Israelo.

En 1953 Janco establis la nune faman artistan vilaĝon Ein Hod. En la lastaj jaroj de sia vivo, li helpis krei Dadaistan muzeon kiu enhavas impresan aron de Dadaista arto. La muzeo nomiĝas por li, Dadaista Muzeo Janco.

Li mortis en Tel-Avivo.

Referenco

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 17-an novembro, 2006.