Marcel Prawy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Prawy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1911 (1911-12-29)
en Vieno
Morto 23-an de februaro 2003 (2003-02-23) (91-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo aŭtoromuzikkritikisto • universitata instruisto • dramaturgo
vdr

Marcel Prawy, fakte: Marcell Horace Frydmann kavaliro de Prawy (naskiĝinta la 29-an de decembro 1911 en Vieno; mortinta la 23-an de februaro 2003 samurbe) estis aŭstra dramisto, operspertulo kaj -kritikisto.

Post la pereo de la aŭstrohungara monarĥio la familio perdis sian staton de per la nuligo de la nobeleco en 1919.[1] Oktobron de 1938 Prawy elmigris kiel Marcell Frydmann en Usonon, tie li nomiĝis Marcell Horace Frydmann Prawy[2] kaj estis en 1941 registrata kun la nomo Marcell Frydman-Prawy. Post sia reveno al Aŭstrujo li fariĝis konata ekde 1955 sub la nomo Marcel Prawy.

Agado por kulturo[redakti | redakti fonton]

Prawy studis jursciencon en Vieno kie li doktoriĝis en 1934. Paralele li frekventis prelegojn de E. Wellesz. De la juneco li pasie interesiĝiis pri la opero viena kaj dungitis en 1937 kiel sekretario de Jan Kiepura kaj de Martha Eggerth. En 1939 li elmigris en Usonon restante ĉe Kiepura. En 1943 li eksoldatis en la armeo usona kaj venis en 1946 kiel kulturoficiro reen al Vieno. Unue li laboris en la radistacio de la usona okupadtruparo (Rot-Weiß-Rot), poste li iĝis asistanto de Ernst Haeusserman en la kadro de "Information Services Branch". Liaj taskoj estis i.a. cenzuri filmojn. En multaj programoj li konfrontigis la vienanojn al usonaj kulturo kaj muziko. Inter 1955-72 li estis dramaturgo kaj ĉefproducento ĉe la operejo Volksoper. Al li ŝuldiĝis en 1956 la enkonduko de muzikaloj en la aŭstran ĉefurbon (1956: Kiss me Kate, tradukite en la germanan per Prawy mem). Tio je la komenco tute ne estis facile, sed poste la vienanoj pli kaj pli entuziasmiĝis prie. Ankaŭ la konatigo de Vieno kun Leonard Bernstein, kies verkojn Prawy tradukis en la germanan, estis la merito de Prawy antaŭ ĉio.

La okupiĝo pri operaĵoj dum la tuta vivo de Prawy ne nur aperigis diversajn faklibrojn sed ankaŭ kreis la sukcesan televidan pri operoj pluklerigan serion Operführer laŭ la modelo de matineoj enkondukaj de ĉe la Viena Ŝtata Operejo. Tie Prawy deĵoris ekde 1972 kiel ĉefa dramaturgo. Inter 1976-82 li ankaŭ docentis ĉe la Altlernejo pri muziko kaj teatrado kaj ĉe la Universitato de Vieno. Gaste li profesoris ankaŭ en Usono kaj en Japanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christoph Wagner-Trenkwitz: Der Herr Professor vom »Hotel Sackerl«. En: Die Zeit, n-ro 50, 7-an de decembro 2006. Vokita la 28-an de marto 2013.
  2. Vidu pasportan foton kun subskribo Marcell Horace Frydmann Prawy, sendatigita (jpg[rompita ligilo]): Marcell Horace Frydmann Prawy. Novaĵoj el la postlasaĵo. Okaze de la 100-a nakiĝdatreveno: Malfermo de la ekspozicio en la akceptejo de la Wienbibliothek.[rompita ligilo] En: Eventanonco de Wienbibliothek im Rathaus, 1-an de decembro 2011. Vokita la 28-an de marto 2013.