Marcel Proust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Proust, 1900

Valentin Louis Georges Eugène Marcel Proust [marSEL prust] (naskiĝis la 10-an de julio, 1871, mortis la 18-an de novembro, 1922) estis franca verkisto (romanisto kaj eseisto) kies ĉefa verko titolas Serĉante perditan tempon (À la recherche du temps perdu). Tiu novelaro estis publikigita en sep partoj inter 1913 kaj 1927. La romanoj de Proust plue influas sur nuntempaj kulturo kaj filmaro ĉe elstaraj filmo-produktoj kiaj la Tempo rekaptita prezentanta John Malkovich kaj la Sur la vojo de Swann prezentanta Jeremy Irons.

Marcel Proust restas la franca verkisto kies verkaro estas la plej tradukata kaj publikigata tra la mondo. Li estis konsiderata de multaj kiel unu el plej grandaj aŭtoroj de ĉiu epoko.[1]

Biografio

Infanaĝo

Proust naskiĝis en Auteuil, ŝika urbo apud Parizo sudokcidente kie nun estas la 16-a arondismento, en la domo de Louis Weil, sia patrina praonklo, ĉe la strato La Fontaine, la 10an de Julio, 1871, nome du monatojn post la Traktato de Frankfurt formale finis la daŭradon de la Francia-Prusia Milito. Lia nasko okazis dum la violento kiu ĉirkaŭis la subpremadon de la Pariza Komunumo, kaj lia infanaĝo korespondis kun la konsolidado de la Franca Tria Respubliko. Multe de la temaro de Serĉante perditan tempon rilatas al ampleksaj ŝanĝoj, ĉefe partikulare la dekadenco de la nobelaro kaj ascendo de la mezaj klasoj kiuj okazis en Francio dum la Tria Respubliko kaj la fin de siècle.

Lia patrino, Jeanne Weil, filino de judo riĉa monŝanĝisto el alzaca origino,.[2] donis al li vastan kaj ampleksan kulturon kaj montris kelkfoje al li invadan korinklinon kaj humoron. Same ŝi konis anglan tiom sufiĉe bone, ke ŝi helpis la filon por liaj tradukoj el John Ruskin.[3] Lia patro, Adrien Proust, filo de komercisto de Illiers-Combray (en Eure-et-Loir), profesoro en la medicina universitato de Parizo post ekstudado en seminario, estis la unua granda franca patologo, konsilisto de la registaro por lukto kontraŭ epidemioj, post esti studante ĥoleron en Eŭropo kaj Azio. Li estis la aŭtoro de nombraj artikoloj kaj libroj pri medicino kaj higieno.

Proust estis edukita en la patra katolika religio.[4] Li estis baptita (la 5an de Aŭgusto 1871, ĉe la preĝejo de Sannkta Ludoviko de Antin) kaj poste konfirmita kiel katoliko sed li neniam formale praktikis tiun religion.

Je aĝo de naŭ jaroj, Proust havis sian unuan serizan atakon de astmo, kaj poste li estis konsiderata malsana infano. Proust pasigis longajn feriojn en la vilaĝo Illiers. Tiu vilaĝo, kombine kun elprenaĵoj de la hejmo de lia pra-onklo en Auteuil, iĝis la modelo por la fikcio urbo Combray, kie okazas kelkaj el plej gravaj scenoj de Serĉante perditan tempon. (Illiers estis renomita Illiers-Combray en 1971 okaze de la centjariĝo de Proust).

Junaĝo

Jean Béraud, La Sortie du lycée Condorcet

Li estis ege sensiva, ofte (pro astmaj krizoj) malsana knabo kaj havis tre intensan rilaton al siaj gepatroj. En sia junaĝo li dediĉis sin al la studado de literaturo, filozofio kaj juro. En 1882, je aĝo de 11, Proust iĝis lernanto de la Mezlernejo Condorcet, sed lia eduko estis duonrompita de lia malsano. Spite tion, li elstaris en literaturo, kaj ricevis premion en sia fina jaro. Danke al kolegoj, li povis aliri al kelkaj salonoj de plej supra burĝaro, kio havigis al li abundan materialon por Serĉante perditan tempon.[5]

Spite sian malsanon, Proust militservis unu jaron (1889–90) en la franca armeo, stacie ĉe la kazerno de Coligny en Orleano, nome esperto kiu havigis al li materialon por epizodo en La vojo de Guermantes, tria parto de sia romano. Kiel junulo, Proust estis diletanto, socia grimpisto, kies aspiroj kiel verkistoj estis malhelpitaj de lia manko de mem-disciplino. Lia reputacio el tiu periodo, kiel snoba kaj amatora, kontribuis al postaj malfaciloj por publikigi Sur la vojo de Swann, nome unua parto de lia ambici-skala romano, publikigita en 1913. Tiam, li ĉeestis ĉe la salonoj de Srino. Straus, vidvino de Georges Bizet kaj patrino de la infanaĝa amiko de Proust nome Jacques Bizet, de Madeleine Lemaire kaj de Srino. Arman de Caillavet, unu el la modeloj de Srino. Verdurin, kaj patrino de lia amiko Gaston Arman de Caillavet, kun kies fianĉino (Jeanne Pouquet) li enamiĝis. Ŝajne tra Srino. Arman de Caillavet li konatiĝis kun Anatole France, ŝia amanto.

En artikolo de 1892 publikigita en Le Banquet titolita "L'Irréligion d'État" kaj denove en 1904 ĉe Le Figaro per artikolo titolita "La mort des cathédrales" (La morto de la katedraloj), Proust diskursis kontraŭ la separado de eklezio kaj ŝtato, deklarante ke socialismo metis pli grandan minacon al la socio ol la eklezio kaj emfazis la rolon de tiu lasta subtenante la kulturan kaj edukan tradicion.[6] Li sekvis, interalie, la kursojn de la fama filozofo Henri Bergson, kies teorioj pri la rido kaj pri la tempo inspiras plurajn partojn de lia verkaro.

Maturiĝo

Li havis bonan rilaton kun sia patrino. Dune lia patro insistis, ke li laboru, sed li nur volontulis por eklabori en Biblioteko Mazarino (en la somero de 1896) kaj en notariejo, sed post mallonga tempo forlasis tiujn okupojn por fariĝi sendependa verkisto. Li fakte neniam serioze laboris kaj loĝis la tutan tempon en la gepatra hejmo ĝis post ambaŭ gepatroj estis mortintaj.[3]

La foto kiu skandalis al la patrino de Proust: Marcel Proust (side), Robert de Flers (maldkestre) kaj Lucien Daudet (dekstre), ĉ. 1894.

En 1894 Proust ekagnoskis sian samseksemon en rilato kun la komponisto Reynaldo Hahn.[7] La seksumeco de Proust faris tre fortan influon sur lia verkaro. Li estis unu el unuaj eŭropaj verkistoj kiuj aperigis samseksemon malferme kaj amplekse en sia verkaro, nome en partoj de À la recherche du temps perdu (Serĉante perditan tempon) kiuj temas pri la Barono de Charlus. Lucien Daudet kaj Reynaldo Hahn estis rekonitaj kiel liaj amantoj.

Lia vivo kaj familia etoso ege ŝanĝiĝis inter 1900 kaj 1905. En Februaro de 1903, la frato de Proust Robert edziĝis kaj lasis la familian hejmon. Lia patro mortiĝis en Novembro samjare.[8] Finfine, kaj plej kortuŝe, la amegata patrino de Proust mortiĝis en Septembro 1905. Ŝi lasis al li konsiderindan heredon. Post la morto de siaj gepatroj (en 1903 kaj 1905) li preskaŭ plene retiriĝis el la socia vivo kaj pasigis la plejmulton de sia tempo en sia son-izola, malhela loĝejo. Lia sano tra tiu periodo plue kadukiĝis .Ĝis 1905, Marcel Proust vivis la vivon de alta burĝo kaj delikata art-amanto, spertante eksterordinare intensajn, senfine revovekajn estetikajn emociojn, kiujn li majstre priskribos en sia verkaro. Nur en 1898 li plenumis politikan agon, subskribante la petskribon por la revizio de la proceso de Alfred Dreyfus.

La tombo de Proust.

Proust pasigis la lastajn tri jarojn de sia vivo ĉefe enfermita eo sia korko-kovrita dormoĉambro, dormante dumtage kaj laborante nokte por finigi sian romanon.[9] Li mortis en 1922 pro pneŭmonio en Parizo. Kaj estis entombigita en la Tombejo Père Lachaise en Parizo.

Verkoj

La majstroverko de Proust estas la sepvoluma romanciklo À la recherche du temps perdu (Serĉante perditan tempon), eldonita de 1913 ĝis 1927. La unua volumo ankoraŭ ne trovis vastan agnoskon, sed pro la dua volumo Proust estis honorata per la Premio Goncourt en 1919. La tri lastaj volumoj eldoniĝis nur post la morto de la aŭtoro.

Listo de verkoj

  • Les plaisirs et les jours (kolektaĵo de rakontoj kaj eseoj, 1895)
  • Pastiches et mélanges ("Pastiĉoj kaj miksaĵoj", eseoj, 1919)
  • Jean Santeuil (Romano, verkita 1896-1904, eld. 1952)
  • À la recherche du temps perdu ("Serĉante perditan tempon", 7 kajeroj) :
    • Du côté de chez Swann ("Sur la vojo de Swann" 1913)
    • À l'ombre des jeunes filles en fleurs ("Sub ombro de la junaj florantaj knabinoj", 1918)
    • Le côté de Guermantes ("La vojo de Guermantes", 1920/21)
    • Sodome et Gomorrhe ("Sodomo kaj Gomoro", 1920/21)
    • La prisonnière ("La kaptitino", eld. 1923)
    • La fugitive ("La fuĝintino", originale Albertine disparue, "Albertina malaperinta", eld. 1925)
    • Le temps retrouvé (Tempo retrovita, eld. 1927)

Jeno aperis en Esperanto:

  • Pri la legado. Marcel Proust. Trad. P. Combot. Paris, 1993. 36p. 21 cm.

Jeno estas rete legebla:

Bibliografio

  • F. C. Green, The Mind of Proust (1949)
  • Aciman, André (2004), The Proust Project. New York: Farrar, Straus and Giroŭ
  • Adorno, Theodor (1967), Prisms. Cambridge, Mass.: MIT Press
  • Adorno, Theodor, "Short Commentaries on Proust," Notes to Literature, trans. S. Weber-Nicholsen (New York: Columbia University Press, 1991).
  • Albaret, Céleste (Barbara Bray, trad.) (2003), Monsieur Proust. New York: The New York Review of Books
  • Beckett, Samuel, Proust, London: Calder
  • Benjamin, Walter, "The Image of Proust," Illuminations, trans. Harry Zohn (New York: Schocken Books, 1969) 201-215.
  • Bernard, Anne-Marie (2002), The World of Proust, as seen by Paul Nadar. Cambridge, Mass.: MIT Press
  • Bersani, Leo, Marcel Proust: The Fictions of Life and of Art, Oxford: Oxford U. Press
  • Bowie, Malcolm, Proust Among the Stars, London: Harper Collins
  • Capetanakis, Demetrios, "A Lecture on Proust", in Demetrios Capetanakis A Greek Poet In England (1947)
  • Carter, William C. (2002), Marcel Proust: a life. New Haven: Yale University Press
  • Chardin, Philippe (2006), Proust ou le bonheur du petit personnage qui compare. Paris: Honoré Champion
  • Chardin, Philippe et alii (2010), Originalités proustiennes. Paris: Kimé
  • Compagnon, Antoine, Proust Between Two Centuries, Columbia U. Press
  • Davenport-Hines, Richard (2006), A Night at the Majestic. London: Faber and Faber ISBN 9780571220090
  • De Botton, Alain (1998), How Proust Can Change Your Life. New York: Vintage Books
  • Deleuze, Gilles (2004), Proust and Signs: the complete text. Minneapolis: University of Minnesota Press
  • De Man, Paul (1979), Allegories of Reading: Figural Language in Rousseau, Nietzsche, Rilke, and Proust ISBN 0-300-02845-8
  • Descombes, Vincent, Proust: Philosophy of the Novel. Stanford, CA: Stanford U. Press
  • Genette, Gérard, Narrative Discourse: An Essay in Method. Ithaca, NY: Cornell U. Press
  • Gracq, Julien, "Proust Considered as An End Point," in Reading Writing (New York: Turtle Point Press,), 113-130.
  • Karlin, Daniel (2005), Proust's English. Oxford: Oxford University Press ISBN 978-0199256884
  • Kristeva, Julia, Time and Sense. Proust and the Experience of Literature. New York: Columbia U. Press, 1996.
  • Ladenson, Elisabeth, Proust's Lesbianism. Ithaca, NY: Cornell U. Press
  • Landy, Joshua, Philosophy as Fiction: Self, Deception, and Knowledge in Proust. Oxford: Oxford U. Press
  • Painter, George D. (1959), Marcel Proust: a biography; Vols. 1 & 2. London: Chatto & Windus
  • Poulet, Georges, Proustian Space. Baltimore: Johns Hopkins U. Press
  • Prendergast, Christopher Mirages and Mad Beliefs: Proust the Skeptic ISBN 9780691155203
  • Shattuck, Roger (1963), Proust's Binoculars: a study of memory, time, and recognition in "À la recherche du temps perdu". New York: Random House
  • Spitzer, Leo, "Proust's Style," [1928] in Essays in Stylistics (Princeton, Princeton U. P., 1948).
  • Shattuck, Roger (2000), Proust's Way: a field guide to "In Search of Lost Time". New York: W. W. Norton
  • Tadié, Jean-Yves (2000), Marcel Proust: A Life. New York: Viking
  • White, Edmund (1998), Marcel Proust. New York: Viking Books

Eksteraj ligiloj

Retaj tekstoj

Notoj

  1. Harold Bloom, Genius, pp. 191-224.
  2. Allan Massie – Madame Proust: A Biography By Evelyne Bloch-Dano, translated by Alice Kaplan Literary Review.
  3. 3,0 3,1 Tadié, J-Y. (Euan Cameron, trans.) Marcel Proust: A life. New York: Penguin Putnam, 2000. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Tadié" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. NYSL TRAVELS: Paris: Proust's Time Regained
  5. Painter, George D. (1959) Marcel Proust: a biography; Vols. 1 & 2. London: Chatto & Windus
  6. Hughes, Edward J.. (2011) Proust, Class, and Nation. Oxford University Press, p. 36–40.
  7. White, Edmund (1999). Marcel Proust: A Life, paĝo 46.
  8. Carter (2002)
  9. Marcel Proust: Revolt against the Tyranny of Time. Harry Slochower .The Sewanee Review, 1943.