Marcelin Albèrt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelin Albèrt
Persona informo
Marcelin Albert
Naskiĝo 29-an de marto 1851 (1851-03-29)
en Argeliers
Morto 21-an de decembro 1921 (1921-12-21) (70-jaraĝa)
en Argeliers
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo vinkultivisto • Q20971817 vd
Laborkampo vinkultivado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelin Albèrt, (naskiĝis en Argeliers, 1851 - mortis la 21-an de decembro 1921), estis vit-kulturisto kaj politikisto, konsiderata kiel ĉefgvidanto de la ribelo de la vitkulturistoj de Aude en la jaro 1907.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Senpatra infano, estis vartata de la patrino kaj la avo. Li studis en gimnazio de Karkasuno, forlasante ĝin je la 16jariĝo por iri labori en la vitejoj de la familio.

En 1870, kun 19 jaroj aĝa, eniris en regimenton de la zuavoj kun kiuj batalis en Kabilo. En 1873 geedziĝis kaj estis elektita magistratano de Argeliers en 1881.

En 1900, aliĝis al la lukto por la defendo de la natura vino kontraŭ la fraŭda vino; kontraŭ la tiamaj restriktoj en la rajtoj de la rikoltistoj destilistoj unue, kontraŭ la rabatoj super la prezo de la sukero poste.

Li estis ĉefgvidanto kaj iniciatinto de la ribelo de la vitkulturistoj en Langvedoko kiu komenciĝis la 11-an de marto 1907.

Diskreditigita de la ministro de la registaro Georges Clemenceau, li estis malliberigita kaj fifamigita. Marcelin mortis en la mizero kaj forgeso.

Surnomita lo Cigal de Ernest Ferroul, Marcelin estas konsiderata heroo, speciale en la franca regiono Langvedoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]