Marcelino Camacho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelino Camacho
Persona informo
Naskonomo Marcelino Camacho Abad
Naskiĝo 21-an de januaro 1918 (1918-01-21)
en La Rasa
Morto 29-an de oktobro 2010 (2010-10-29) (92-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunista Partio de HispanioUnuiĝinta Maldekstro vd
Familio
Edz(in)o Josefina Samper Rojas vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • verkisto • metalurgo • labor leader vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelino Camacho Abato (La Rasa, Soria, 21 de januaro de 1918 - Madrido, 29 de oktobro de 2010)[1] estis elstara sindikatisto kaj hispana politikisto. Li estis fondinto kaj unua ĝenerala sekretario de Laboristaj Komisionoj, ĉefa sindikato de Hispanio inter 1976 kaj 1987, kaj komunista deputito inter 1977 kaj 1981.

Marcelino Camacho en 1978

Biografio kaj sindikata agado[redakti | redakti fonton]

En 1935 li aniĝis al la Komunista Partio de Hispanio (PCE) kaj poste al la sindikato Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj, al kiu ankaŭ apartenis lia patro, fervojisto. Post la milita puĉo, li transiris marŝante la madridan montaron por aliĝi al la respublika flanko en kiu li luktis dum la Hispana Civila Milito (1936-39). En la lastaj tagoj de la Milito li estis enprizonigita kaj kondamnita al devigaj laboroj en laborkampoj. Li fuĝis el la kampo en Tanĝero kaj ekziliĝis al Orano (Alĝerio).

En 1957, post indulgiĝo, li revenis al Hispanio por plenumi sian profesion kiel metalurgia laboristo en Madrido. Li estis elektita reprezentanto de la laboristoj de sia entrepreno kaj estis unu el la ĉefaj kreantoj de asocio unue neformala, kiu poste fariĝos la kaŝa kaj neleĝa sindikato Laboristaj Komisionoj (Comisiones Obreras, CC.OO.), sindikato de klaso kaj de komunisma inspiro, infiltrita en la t.n. vertikalaj sindikatoj (korporatistaj) de la faŝisma reĝimo. Pro siaj sindikataj kaj politikaj aktivadoj, li estis enprizonigita en 1967, kaj pasigis naŭ jarojn en la malliberejo de Carabanchel. Li estis akuzita en la fama Proceso 1001, en kiu la diktatoreco juĝis la ĉefajn estrojn de la sindikato fine de 1973, kaj kondamnita je 20 jaroj de mallibereco, sed estis poste antaŭliberigita.

En 1976, post la morto de la diktatoro la Laboristaj Komisionoj fariĝis laŭleĝa sindikata konfederacio kaj Marcelino Camacho estis elektita ĝenerala sekretario. En tiu momento li jam estis membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Hispanio (PCE). Li estis elektita deputito por Madrido en la ĝeneralaj elektoj de 1977 kaj reelektita en la elektoj de 1979. Li demisiis kiel deputito pro malakordo kun la laboraj normoj kiujn aprobis la Parlamento kun la apogo de la PCE.

Marcelino Camacho estris la sindikaton ĝis 1987, estinte reelektita per grandega plimulto en la kvar unuaj kongresoj de la sindikato. En ĉi tiu periodo ĝi fariĝis la unua sindikato de Hispanio. Ĝi kunvokis la unuan ĝeneralan strikon en Hispanio kontraŭ la registaro de Felipe González en 1985. Krome, ĝi havis elstaran ĉeeston en la protestoj kontraŭ la NATO de 1986. En 1987 Camacho lasis la sekretariecon, kaj estis nomumita kiel prezidanto de la sindikato, posteno ĉefe honora. Li demisiis en 1995, kiel protesto kontraŭ la agado de sia posteulo Antonio Gutiérrez, kies agadon li taksis tro reformisma, kaj ne sufiĉe batalema. Eĉ se liaj opinioj restis malplimultaj, li konservis sian apartenon al la sindikato, el kiu li havis la ankarton numeron 1, kaj al la Komunista Partio kaj al la koalicio Unuiĝinta Maldekstro.

En 1990 aperis lia membiografio Mi konfesas ke mi luktis, kun antaŭparolo de verkisto Manuel Vázquez Montalbán.

Li mortis en 2010, unuanime respektata pro sia kohereco, honesteco kaj batalemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]