Marcellus Empiricus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcellus Empiricus estis latinlingva verkisto en la Romia Imperio, kiu vivis fine de la 4-a kaj komence de la 5-a jarcento. Li devenis el Gaŭlio (eble el Burdigala, la nuna Bordeaux) kaj sub la imperiestroj Theodosius la 1-a kaj Arcadius havis altajn ŝtatajn postenojn en la imperio.

Marcellus Empiricus verkis receptaron (la verkon De medicamentis, "Pri medikamentoj", en 36 ĉapitroj), kiu havas amason da magiaj formuloj kaj instrukcioj pri eliksiro. La enkonduko estas letero de la verkinto al siaj filoj kaj pluraj misteraj leteroj, la fino poemo de 78 heksametroj. La verko estas science valora fonto inter alie pri la vulgare latinaj nomoj de ĉiaspecaj kuracaj plantoj.