Marcelo Rezende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelo Rezende
Marcelo Rezende

Marcelo Luiz Rezende Fernandes (naskiĝis la 12-an de novembro 1951 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 16-an de septembro 2017 en San-Paŭlo) estis brazila televida ĵurnalisto, raportisto kaj prezentisto.[1]

Estis lia la aŭtoreco de kelkaj el la plej gravaj raportadoj montritaj en Globo televidreto je la dekjaro de 1990, kiel la plendo de la batadsekcioj kaj murdoj de loĝintoj de la Favela Naval, en Diademo, fare de membroj de la Milita Polico de San-Paŭlo.

Eĉ sen universitata edukado, li elstariĝis je la ĵurnalismo laborante je la skribado de la plej gravaj amaskomunikorganizoj de Brazilo, kiel Globo, Record kaj Eldonejo Abril.

Programoj[redakti | redakti fonton]

Programoj
Jaro Titolo Televideldonisto Rolo
1987 – 1990 Globo Esporte Reto Globo Raportisto
1990 – 1999 Fantástico Reto Globo Raportisto
1990 – 1999 Globo Repórter Reto Globo Raportisto
1990 – 1999 Jornal Nacional Reto Globo Raportisto
1999 – 2000 Linha Direta Reto Globo Prezentisto
2002 – 2004 Repórter Cidadão RedeTV! Prezentisto
2004 – 2005 Cidade Alerta Reto Record Prezentisto
2006 – 2008 RedeTV! News RedeTV! Prezentisto
2010 Tribunal na TV Reto Bandeirantes Prezentisto
2010 – 2011 Domingo Espetacular Reto Record Speciala raportisto
2011 – 2012 Repórter Record Reto Record Prezentisto
2012 – 2017 Cidade Alerta Reto Record Prezentisto

Kancero[redakti | redakti fonton]

Je la 14a de majo de 2017, la Record Reto montris intervjuon de Rezende por la programo Domingo Espetacular en kiu li malkaŝis la diagnozon, semajnoj antaŭe, pri pankreata kancero kun metastazo en la hepato. Li montris fidon, petis energion el publiko kaj anoncis sian provizoran foriron el la laboro por trakti sin.

Li ektraktis sin per kemioterapio en la Malsanulejo Albert Einstein. Tamen kiam li malkovris, ke li havis nur 1 % da sxanco de postvivi la kanceron, kaj li postvivus nur dum 3 plu jaroj, li lasis la tradician traktadon kaj decidis trakti sin per pregxoj kaj per la ketogena dieto. Li estis superrigardata per la kuracisto Lair Ribeiro.[2]

Li mortis je la 16a de septembro de 2017 je 17:45 en la Malsanulejo Moriah, pro multobla organa misfunkciado pro kaŭzo de lia malsano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]