Marcelo Ternant

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcelo TERNANT' (1918-1998) estis laborista esperantisto, aktiva en la SAT-movado.

Vivo

Li estis teknikisto pri elektraj motoroj, uzitaj en la industrio de la malvarmo (grandaj fridujoj). Lia laboro konsistis en kreado de prototipoj de tiuj motoroj. Li lernis la metion, unue kun sia patro, kun kiu li ankaŭ lernis Esperanton (ili kune aliĝis al SAT en 1946), pli poste en laborejo kaj samtempe en vesperaj kursoj ĉe nacia lernejo "Arts et Métiers". Pro diversaj kialoj, li ne povis fini sian studadon en tiu Supera Alta Lernejo, tial li ne fariĝis diplomita inĝeniero, sed verŝajne bonege profitis je tiuj interrompitaj studoj, laŭ atesto de siaj profesoroj, kaj li dungiĝis ĉe entrepreno, kie estis postulata, krom la teknika kompetenteco, la scipovo de la germana lingvo.

De la jaro 1940 ĝis la jaro 1945 li estis militkaptito en Germanio, kie, malgraŭ tre malfavoraj cirkonstancoj, li tamen sufiĉe bone lernis la germanan lingvon. Tio helpis lin en lia profesia vivo.

Li estis redaktanto de Liberecana Ligilo en 1981. Dum multaj jaroj li instruadis esperanton en la pariza regiono, kaj respondecis pri la duagrada perkoresponda kurso de SAT-Amikaro inter 1992 kaj 1998, kaj membris en FEI. Li ankaŭ verkis kaj tradukis poemojn kaj kanzonojn, kiuj aperis dise en la SAT-organoj. Li mortis la 20an de aprilo 1998 en Epinajo-ĉe-Sejno.

Verkoj

Tradukoj

Eksteraj ligiloj