Marco Picasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marco PICASSO (n. 1940) estas itala esperantisto kaj verkisto en itala lingvo kaj Esperanto. Li esperantiĝis en la jaro 1959.

Li verkis la originalan romanon en esperanto La Tunelo - premio verko de la jaro 1999 - ankoraŭ disponebla ĉe la aŭtoro. Li verkis ankaŭ itallingvan manlibron "Parole in gioco" vortaro pri falsaj amikoj inter la itala kaj esperanto. Dua eldono estas preta kaj disponebla nur elektronike. En Heroldo de Esperanto li redaktis kurson pri ŝako, kaj artikolojn pri la literoj kaj alfabetoj. En 2001 li estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito, kaj reelektita en 2006.

Eksteraj ligiloj