Marco van Basten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marco van Basten
Persona informo
Naskonomo Marcel van Basten
Naskiĝo 31-an de oktobro 1964 (1964-10-31) (59-jaraĝa)
en Utreĥto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Marcel "Marco" van Basten, kiu naskiĝis en 1964 en Utrecht, estas nederlanda futbal-trejnisto kiu antaŭe estis fama futbalisto.

Kiel futbalisto, van Basten estis atakanto kun ege granda kapablo fari golojn. Li komencis sian karieron en Ayax, en 1982, kaj estis la ĉefo en kvar sinsekvaj nederlandaj naciaj ligoj, de 1984 ĝis 1987. En tiu jaro, Silvio Berlusconi sukcesis porti van Basten al sia teamo Milan A.C., kie li ludis ĝis 1993, kiam problemoj kun sia maleolo devigis lin ĉesigi sian karieron tre frue. Kun Milan, van Basten gajnis interalie tri Italajn ligojn kaj dufoje la ligon de Ĉampionoj de UEFA. Kun la nederlanda nacia teamo li gajnis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon en 1988, farante kvin golojn inkluzive de tre okulfrapa golo en la finalo kontraŭ Soveta Unio.

Van Basten ankaŭ gajnis trifoje la premion por la Eŭropa futbalisto de la jaro, en 1988, 1989 kaj 1992.

Ekde 2004 ĝis inkluzive la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, van Basten trejnis la Nederlandan nacian teamon.