Marcos Pontes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcos Pontes
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1963 (1963-03-11) (61-jaraĝa)
en Bauru, San-Paŭlio
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Aeronautics Institute of Technology • Mararmea postbakalaŭra lernejo
Subskribo Marcos Pontes
Infanoj 2
Okupo
Okupo kosmonaŭtoinĝeniero • militpiloto • verkistopolitikisto
TTT
Retejo http://www.marcospontes.com
vdr

Marcos Cesar Pontes (Bauruo, subŝtato San-Paŭlio, Brazilo, la 11-an de marto 1963) estas la unua sudamerika kaj brazila astronaŭto. En la 30-a de marto 2006, li iris al la Internacia Kosmostacio per la kosmoŝipo Sojuz TMA08. Revenis en la 8-a de aprilo per la kosmoveturilo Sojuz TMA-7.

En 18-a de oktobro 2005 la Brazila Spaca Agentejo (Agência Espacial Brasileira, AEB) kaj la Spaca Agentejo de la Rusa Federacio (roscosmos) subskribis interkonsenton kiu permesis la faradon de la unua spaca misio ekipanta per brazilano, nomita centjara misio.

Biorgafio[redakti | redakti fonton]

Pontes estas edziĝinta kaj havas du infanojn.

Marko Pontes estas kolonelo de la brazila aerarmeo, unu el la plej spertaj pilotoj en Brazilo. Li flugis sur 20 diversaj tipoj de aviadiloj, havas pli ol 1900 flugajn horojn.

En junio 1998, li estis sendita al NASA, kie li estis trejnita por spacaj flugoj. En decembro 2000, li estis oficiale anoncita kiel NASA-astronaŭto.

Oni planis, ke Pontes faros sian unuan spacan flugon sur la usona kosmopramo en 2001 kaj partoprenos la konstruan programon de ISS. Tamen, problemoj kun la buĝeto de NASA kaj la prokrasto en la preparado de la brazila teamo por la stacio devigis la prokraston de la planita flugo por 2003. Post la katastrofo de Columbia en februaro 2003 ĉiuj flugoj de kosmopramoj estis nuligitaj. La spaca flugo de Pontes restis en dubo.

Atendante flugon Pontes restis ĉe NASA kaj la astronaŭtoj kaj laboris en la fako por operacioj kun la ISS.

La 2an septembron 2005 inter Brazilo kaj Rusio oni subskribis interkonsenton pri scienca kaj teĥnika kunlaboro, inkluzive de kunlaboro en kosma esplorado. Ĉi tiu interkonsento malfermis al Pontes la eblecon de spaca flugo.

Marcus Pontes estis trejnita kiel inĝeniero de flugo de la kosmoŝipo Sojuz TMA-8 en la Stela Urbo apud Moskvo. Starto de la "Sojuz TMA-8" okazis ĵaŭdon, 30an de marto 2006 je 6:30 de Moskva tempo de la kosmodromo Baikonur. Flugo de Marko Pontes koincidis kun la centjariĝo de la unua flugo en aviadilo de lia samlandano brazilano Alberto Santos Dumont.

La programo de la kosmoŝipo Sojuz TMA-8 antaŭvidis dokadon kun la ISS. Flugo de Marko Pontes daŭris 9 tagoj 21 horoj kaj 17 minutoj, li startis kune kun la partoprenantoj de la 13-a baza ekspedicio al la ISS Pavel Vinogradov kaj Jeffrey Williams. Revenis al la Tero kun la astronaŭtoj de la 12-a longatempa ekspedicio, William McArthur kaj Valery Tokarev en la kajuto Sojuz TMA-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]