Kato la pli maljuna

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Marcus Porcius Cato Censorius, nomita Kato la pli maljuna (n. 234 antaŭ Kristo en Tusculum; m. 149 antaŭ Kristo en Romo), estis armeestro, historiisto, verkisto kaj politikisto de la Romia Respubliko. Ĝis hodiaŭ li konsideriĝas modela ekzemplo de romia konservativulo.

[redaktu] Vivo

Marcus Porcius Cato la pli maljuna
Marcus Porcius Cato la pli maljuna

Marcus Porcius Cato naskiĝis kiel romia civitano en la municipo Tusculum. Dum la jaro 217 antaŭ Kristo li soldatiĝis, kaj jam tri jarojn poste estis armea tribuno. Dum la jaro 204 li elektiĝis kvestoro. Dum 199 li elektiĝis edilo kaj unuafoje havis politikan postenon ene de la romia ĉefurbo. Jam unu jaron pli poste, dum 198, li iĝis pretoro kaj provincestro de Sardinio.

Dum 195 Kato kaj lia amiko Lucius Valerius Flaccus elektiĝis konsulo. Li sukcese komandis la romian armeon en Hispanio kontraŭ ribelantaj triboj, kaj same sukcese gvidis la armeon dum la jaro 191 kontraŭ la armeo de la seleŭkida reganto Antioĥos la 3-a. Dum 184 li kaj Flaccus elektiĝis censoroj de la Romia Respubliko. Poste li ne plu havis politikan postenon en Romo, sed daŭre restis unu el la plej potencaj senatanoj de la Respubliko.

Li estis dufoje edziĝinta: longe post la morto de unua edzino Licinia li en alta aĝo duafoje edziĝis, al Salonia. Kun ambaŭ edzinoj li havis po unu filon, Marcus Porcius Cato Licinianus kaj Marcus Porcius Cato Salonianus.

[redaktu] Citaĵoj

Kiel senatano Kato estis decida subtenanto de la Tria Punika Milito. Laŭdire, ĉiun el siaj paroloj en la senato li finis per la frazo Ceterum censeo Carthaginem esse delendam (Krome mi opinias ke Kartago estas detruenda").

Plia konata citaĵo de li estas: Ne discere cessa! (Ne ĉesu lerni!)

[redaktu] Verkoj

Lia plej konata verko "De agri cultura" (Pri agrikulturo), kiu ekestis proksimume dum laj jaro 150 antaŭ Kristo, estas la plej aĝa komplete konserviĝinta proza verko en la latina lingvo.

  • Origines: Historia verko pri la komencoj de Romo ĝis la tiama nuntempo, celis esti ekzempla kaj eduka.
  • De agri cultura: Enkonduko en la agrikulturon, respektis la tradiciojn kaj idealojn de la malnova itala agrikulturo, sed ankaŭ fokusis ekonomiecon kaj profitecon.
  • Proksimume 80 publikaj paroloj konserviĝis en fragmentoj, Cicerono indikas nombron de pli ol 150.
  • De re militari
  • De lege ad pontifices auguresque spectanti
  • Praecepta ad filium
  • Historia Romana litteris magnis conscripta
  • Carmen de moribus
  • Apophthegmata
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al