Ziko van Dijk
| Ziko van Dijk | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ziko van Dijk en Roterdamo en 2005 | ||||||
| Dato de naskiĝo | 1973 | |||||
| Loko de naskiĝo | ||||||
| Nacieco | germano | |||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||
Ziko VAN DIJK (naskiĝis en 1973 kiel Marcus SIKOSEK) estas germana esperantisto ekde 1987/1988. La baptonomo estas Marcus, sed li preferas Ziko (voknomo el bazlernejaj tempoj).
Enhavo |
Vivo [redakti]
Van Dijk naskiĝis en Kirchhellen en Vestfalio / Germanio, sed kreskis en la najbara urbo Gladbeck. Tie li trapasis la abiturientan ekzamenon (lernejfinan diplomon) en 1992. Nun li loĝas en orienta Nederlando.
Post studoj en Bochum, Utrecht kaj Kolonjo li fariĝis magistro pri historio, kromfako germana filologio. En 2006 li doktoriĝis en Utrecht. Van Dijk parolas, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, la nederlandan kaj anglan, iomete la francan.
Esperanto-movado [redakti]
Li havis diversajn taskojn kaj postenojn en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio, i.a. informado kaj la redaktado de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. De februaro 2003 ĝis junio 2005 li laboris kiel bibliotekisto/arkivisto en la Biblioteko Hector Hodler. Li fondis kaj administras la yahoogroup-ojn "ehist" pri Esperanto-historio kaj "pivgrupo" pri Plena Ilustrita Vortaro.
Vikipedio [redakti]
Ekde aprilo 2011, Ziko van Dijk estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio.
Verkoj (elekto) [redakti]
- Esperanto sen mitoj (1999, 2003) pri kaj por Esperanto-informado
- (Red.) Tiel sonis... (2003/2004), serio de kompaktdiskoj kun materialo de Biblioteko Hector Hodler
- Books and their association: The history of the Hector Hodler Library. En: Language Problems and Language Planning 28 (2004), n-ro 1, p. 45-73
- Dokumente zum „Weltspracheverein Nürnberg“. En: Esperantologio / Esperanto Studies, kajero 3 (2005), p. 42-51
- Sed homoj kun homoj (2005) pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj de Esperanto
- Die neutrale Sprache (2006), disertacio pri la politika historio de UEA
- Informado praktike (2007), konsilolibro pri Esperanto-informado