Maretz
| Maretz | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Cambrai | |
| Kantono | Clary | |
| Urbestro | S-ro Aimé Bleuse 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59238 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59382 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 363 (1999) | |
| Loĝdenso | 120 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°02′49″N 3°25′11″O / 50.04694°N, 3.41972°OKoordinatoj: 50°02′49″N 3°25′11″O / 50.04694°N, 3.41972°O | |
| Alto | 123 m - 166 m | |
| Areo | 11,28 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Maretz estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 363 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Maretz situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Maretz etendiĝas sur 11,28 km².
Historio[redakti]
Ekde la 19-a jarcento instaliĝis en Maretz pluraj fabrikejoj de teksaĵoj, samkiel en la proksima urbeto Caudry. La lastaj tiaj fabrikejoj malaktiviĝis en la 1970-aj jaroj. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Aimé Bleuse, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj[redakti]
Fernand Lantoine (1878-1955), franca pentristo de la belga skolo, naskiĝis kaj mortis en Maretz.
Administrado[redakti]
Maretz apartenas al la kantono de Clary, kies ĉefurbo estas Clary. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.