Marfrukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj marfruktoj

Marfruktoj estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino.

Tiu ĉi artikolo temas pri la nutraj kaj kuiraj aspektoj, ne la bestosciencaj.

Lingva noto

Apud la kutima kaj PIV-a esprimo "marfrukto" ekzistas ankaŭ la malpli kutima, ne-oficiala kaj ne-PIV-a novradiko "marisko" kun la sama signifo.

La vorto marfrukto paŭsas kunmetaĵon uzatan en pluraj referenclingvoj de la Fundamento de Esperanto, ekzemple la franca (fruits de mer), la germana (Meeresfrüchte), kaj la rusa (морские фрукты). Ĝi estas uzata ankaŭ en la itala (frutti di mare) kaj la brazila portugala (frutos do mar). Tamen la signifo ne sekvas tute logike el la signifo de "mar/" kaj "frukt/", pro kio kelkaj preferas la esprimon "marisko", kiu devenas de formo komuna al la hispana kaj la portugala (marisco).

Nutrado

La saneco de marfruktoj dependas de la akvokvalito, ĉar multaj sin nutras filtrante planktonon, aŭ vorante filtrantojn. Tial ili koncentras la solvajn mineralojn sed ankaŭ venenaĵojn. Ekzemple, la tiel nomata ruĝa tajdo estas abundo de ruĝaj algoj, kiuj, kvankam manĝeblaj por filtromoluskoj, estas venenaj por homoj.

Marfruktoj en kuirarto

Marfruktoj estas tre ŝatataj pladoj en multaj apudmaraj kulturoj: mara paelo (rizaĵo, katalune kaj hispane paella) estas marfrukta plado tipa en Hispanio. Kelkaj estas manĝitaj krude, kun iom da acidaĵo (citronoaceto) por seninfektigi, aliaj bolitaj.

En Azio, la japana kaj la tajvana kuirartoj tre uzas ilin.

Ankaŭ en Brazilo marfruktaj pladoj estas tre ŝatataj, kaj salikoko estas preskaŭ "oficiala" plado de respublikaj prezidentoj.

Aliaj kulturoj, ĉefe tiuj de senmaraj landoj, ne konas ilin. Estas eĉ kulturoj, kiuj abomenas aŭ anatemas marfruktojn, kiel la tradicia judismo (fakte la Malnova testamento, tial kristanismo preterlasis la koŝeraj reguloj), kiu tute malpermesas ĝian manĝadon. Viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesataj laŭ reguloj de i-tal manĝi krabojn kaj omarojn, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.

Aliflanke, aliaj diras ke marfruktoj estas erotikstimulilo aŭ afrodiziigaĵo, eble pro riĉeco de mineraloj.

Marfruktaj pladoj

Kalinekto

La kalinekto (Callinectes sp) estas krustaco simila al krabo, tre ŝatata en Brazilo. Per ili oni faras la Casquinha de Siri ("Ŝelo de kalinekto", vere kalinekto en ŝelo...) kiun oni manĝas kiel aperitivon kaj la Moqueca de Siri Mole ("Kaldronumo de mola kalinekto"), la prefera plado de brazila verkisto Jorge Amado. Por fari la Moqueca de Siri Mole oni metu ĝin en kaldronon kun cepo, tomato, koriandro, pipro kaj citrono kaj kuiru ĝin en palmoleo.

Kalmaro

Krabo

La Bahia tradicio diras ke la plej bona epoko por manĝi krabojn estas inter majo kaj aŭgusto, kiam ili estas pli grasaj kaj ovplenaj, en aliaj regionoj de Brazilo, oni preferas ilin januare.

Loligo

Markurkumo

Ĝenerale, markurkumo ne estas rigardita kiel manĝebla en Okcidento, sed en Oriento oni ŝatas ĝin. En Ĉinio oni faras dolĉaĵon de markurkumo. Ĝia komerco dissemis inter pacifikinsulanoj piĝinon, kiuj poste iĝis kreolaj lingvoj kiel la bislama (Vanuatuo) kaj Beach-la-mar. Ambaŭ lingvonomoj fontas el la portugala nomo de markurkumo bicho da mar ("besteto de la maro"), tiel gravis ĝia komerco.

Omaro

Ostro

Oni povas manĝi ostrojn krudaj aŭ kuiritaj. Ostra supo estas tre ŝatata en la nordoriento de Brazilo.

En Tajvano oni manĝas ostrajn omletojn. Ostra saŭco estas miksita kun viando en ĉina kuirarto.

Polpo

Polpa karno estas malmola se krude manĝata. Oni moligas ĝin per batado aŭ frostigo antaŭ boligo. En Galegio, polvo à feira ("polpo laŭ la foira maniero") estas boligita kaj servata kun oliv-oleo, boligitaj terpomoj kaj papriko.

Salikoko

En Brazilo, estas du manieroj uzi salikokon, aŭ kiel ĉefan elementon de l' pladoj, aŭ kiel spicon. Por uzi salikokon kiel spicon, oni sekigas la malgrandajn salikokojn sub la suno kun la ŝelo kaj multa salo; poste oni uzu ilin por spici pladojn (oni povas mueli ilin, se oni volas). En Paraibo oni faras popularajn sandviĉojn per ili, ĉar ili estas malpli kostaj ol fromaĝo aŭ aliaj aĵoj.

En Ĉinio, oni faras trinkaĵon el salikokoj. Oni metas ilin en vazon kun 60-grada alkoholo por unu semajno, poste trinkas tiun alkoholaĵon. Oni diras ke tiu trinkaĵo efikas por kuraci impotentecon.

Akiro

Kolektado de marbordaj moluskoj estas tre antikva, kiel montras konkaroj de kromanjonoj apud atlantika marbordo de Eŭropo. Moluskoj ofte sin gluas al rokoj aŭ ensabliĝas. Kolektistoj kaptas ilin dum malalta tajdo. Tamen, kelkaj specoj loĝas sur ondobatitaj rokoj. Kolektistoj riskas siajn vivojn.

Ĉar mortaj marfruktoj rapide putriĝas, oni komencis fari marbordajn kaptejojn, kie marakvo trafluas sed bestoj atendas esti manĝotaj. Kreskanta peto incitis esploron pri bredado. Flosaĵoj pendigas ŝnurojn, kie kreskas ostroj (ankaŭ por perloj) aŭ mituloj. Troa elnatura kolektado pravigas bredadon.