Margaret Bondfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margaret Bondfield, 1919.

Margaret Grace BONDFIELD (17-a marto 1873 – 16-a junio 1953) estis brita socialisto, balotrajtisto kaj, poste, parlamenta politikisto. Ŝi estis la unua virina registarano, kaj unu el la tri unuaj laboristaraj parlamentanoj.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Bondfield naskiĝis en Chard, Somerset, la dek-unua kaj plej juna filo de Anne Taylor kaj William Bondfield. Aĝante 13 jarojn, ŝi eklaboris kiel lernanta instruisto en Chard kaj, la venonta jaro, fariĝis metilernanto en ŝtofvendejo en Brighton. Tie, ŝi amikiĝis kun Louisa Martindale.

Ŝi neniam edziniĝis aŭ naskis infanojn, preferinta enfokusigi ŝiajn penojn je laboro kaj politiko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1894, Bondfield transloĝiĝis al Londono. Ŝi estis elektita kiel distrikta konsiliano por la Shop Assistants' Union (Sindikato por vendejaj helpistoj). En 1896, la Women's Industrial Council (Industria konsilio de virinoj) petas ŝin enketi pri laborpago kaj laborkondiĉoj de vendejaj laboristoj. Ŝi verkis raporton kiu aperis en 1898. Tiam ŝi estis elektita kiel asistanta sekretario por la sindikato por vendejaj helpistoj. Ŝi daŭris en tiu rolo ĝis 1908[1], kiam ŝi fariĝis sekretario de la Women's Labour League (Virina ligo de laboristaro).

En 1906, Bondfield kunfondis kun ŝia amiko kaj kolego Mary Macarthur la National Federation of Women Workers (Nacia federacio de virinaj laboristoj) kiun estris Mary Macarthur.[2]. Bondfield laboris kiel asistanta sekretario de 1914 ĝis 1921. Poste, la federacio kuniĝis kun National Union of General and Municipal Workers (Nacia sindikato de ĝeneralaj kaj municipaj laboristoj) , kaj Bondifled fariĝis ĝis 1938 Chief Woman Officer (Ĉefoficiro por virinoj). [3]

Bondfield ankaŭ estis balotrajtisto, sed ŝi neniam apogis limigitan virinbalotrajton kiun apogis kelkaj de la ĉefa virinbalotrajtista movado, kiel WSPUNUWSS. Pro tio, ŝi fondis kaj estris, de 1906 ĝis 1909, la Adult Suffrage Society (Socio por plenaĝula balotrajto) kiu apogis universalan balotrajton.[4] Bondfield kredis ke, se burĝaj virinoj gajnos balotrajton, ili ne plu interesiĝos pri rajtoj de laboristaraj virinoj, do ke la movado devis tuj peti universalan balotrajton. En decembro 1907, Bondfield kaj Teresa Billington-Greig publike debatis la aferon kaj la publiko poste voĉdonis: 171 voĉdonoj estis por Billington-Greig, kaj 130 por Bondfield.

Margaret Bondfield kontraŭis la unua mondmilito, kaj ĉeestis internaciajn packongresojn.

En 1923, Bondfield fariĝis la unua virina prezidento de la Trades Union Congress General Council (Ĝenerala konsilio de la Sindikatara kongreso). Samjare, ŝi ankaŭ fariĝis laboristara parlamentano, por la elektodistrikto de Northampton, kiel unu el la tri unuaj virinaj laboristaraj parlamentanoj. Baldaŭ okazis ĝenerala balotado, kiam la laborista partio malgajnis Northhampton. Tamen, Bondfield denove kandidatis en 1926, per speciala balotado de Wallsend elektodistrikto. Ŝi perdis ŝian parlamentanecon en 1935.

La 8-a junio 1929, ŝi fariĝis, pro nomumigo de Ramsay MacDonald, la unua virina registarano de Britio. Ŝi estis ministro pri laboro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Margaret Bondfield verkis jenajn librojn [3]:

  • Socialism for Shop Assistants (1909) - Socialismo por vendejaj helpistoj
  • The National Care of Maternity (1914) - Nacia zorgo pri patrineco
  • The Meaning of Trade (1928) - La signifo de interŝanĝo
  • Why Labour Fights (1941) - Kial batalas laboristaro
  • Our Towns: A Close-up (1943) - Niaj urboj: unua plano
  • A Life's Work (1949) - Laboro de vivtempo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.unionhistory.info/timeline/Tl_Display.php?Where=Dc1Title+contains+%27Margaret+Bondfield+%281873-1953%29%27+
  2. http://anglais.u-paris10.fr/spip.php?article86
  3. 3,0 3,1 http://library-2.lse.ac.uk/archives/handlists/Bondfield/Bondfield.html
  4. http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/Wadult.htm