Margaret Lily Blaise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Margaret Lilly Blaise)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Margaret Lily Blaise
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1878 (1878-04-30)
en Chester
Morto 5-an de aŭgusto 1935 (1935-08-05) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokimra
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Paul Blaise
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 10375
vdr

Margaret Lily BLAISE (blejz), nask. Jones, (naskiĝis la 30-an de aprilo 1878 en Chester; mortis la 5-an de aŭgusto 1935[1]) estis angla profesia Esperanto-instruistino kaj membro de la Lingva Komitato de 1908.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Blaise laboris kiel sekretariino de 1896, kiel estro de komerca lernejo de julio 1900. De 1906-1910 (edziniĝo kun la belga esperantisto Paul Blaise) ŝi instruis Esperanton en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Ŝi fondis kaj prezidis la Esperanto-Federacion de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), la Sud-Londona Esperanto-Grupon kaj la Dua-Dimanĉan Rondon, Londono.

Blaise propagande paroladis multloke. Ŝi predikis Esperante en la Katedralo de Ĝenevo, 1925. Ŝi instruis Esperanton en londonaj lernejoj. K. R. C. Sturmer, interalie, estis varbia al Esperanto de ŝia parolado en 1922.

Kun sia edzo ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 22a Universala Kongreso en Oksfordo en 1930.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Blaise laboris ankaŭ literature.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.