Margareta (Tirolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margareta de Tirolo
Malbela dukino de Quentin Matsys (1525-30) estas evidente satira portreto de Margareta.

Margareta de Tirolo - Görz, ankaŭ nomata "Margareta Maultasch" (n. 1318 en Tirolo; m. la 3-an de oktobro 1369 en Vieno) estis la filino de duko Henriko de Karintio kaj Tirolo kaj lia edzino Adelajda de Brunsvigo, kaj estis grafino de Tirolo.

MARGARETA "MAULTASCH" LA MALBELA, UNUA FEMINISTINO?

Ĉu Margareta "Maultasch" estis facilmora virino, lerta diplomatino aŭ viktimino de politiko? La kontraŭdiraj opinioj estas travideblaj ankaŭ en ŝiaj bildoj, kiuj representas ŝin aŭ kiel bela virino aŭ malbelega kun monstra buŝo (kiel signifas ŝia moknomo). Margareta, tre juna edziniĝis kun Johano Henriko, filo de Johano de Luksemburgio, reĝo de Bohemio, kaj nepo de la imperiestro Henriko la 7-a. Ŝi repudiis sian unuan edzon. Magareta edziniĝis poste kun Ludoviko de Brandeburgo, filo de la imperiestro Ludoviko la Bavaro . Tio eksplodigis la reagon de la Pricepiskopo de Trento, de la Papo (kiu minacis pri anatemo) kaj de la impetriestro Karolo la 4.a, frato de la una edzo de Margareta. La impetriestro atakis la Kastelon Tirolo, proksime Merano (kiu nun estas en Italio), sed li estis retropuŝita. Kiam, finfine, okazis la religia ceremonio, Margareta restis vidvino; ŝi rezignis siajn rajtojn, ordonante al siaj regatoj agnoski “la karajn parencojn” Habsburgo.

Literaturo

Ŝia vivo estas temo de la romano "Die häßliche Herzogin" ("La malbela dukino") de Lion Feuchtwanger de 1923.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.geschichte-tirol.com greke http://www.sagen.at/texte/sagen/oesterreich/kaernten/franz_pehr/diemaultasch.html greke http://www.genealogie-mittelalter.de/lŭemburger/margarete_maultasch_graefin_von_tirol_1369/margarete_maultasch_graefin_von_tirol_+_1369.html