Margareta (Tirolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Margareta Maultasch)
Margareta
Grafino de Tirolo kaj Görz
Regado 1335–1363
Antaŭulo Henriko de Karintio
Sekvanto Rudolfo la 4-a de Aŭstrio
Persona informo
Margarete von Tirol
Naskiĝo 1318
en Sudtirolo
Morto 3-an de oktobro 1369 (1369-10-03)
en Vieno
Tombo Minoritana preĝejo (Vieno) vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Dinastio House of Gorizia (House of Meinhardin) vd
Patro Henriko de Karintio vd
Patrino Adelaide of Brunswick vd
Gefratoj Adelheid von Görz und Tirol vd
Edz(in)o Johano Henriko, filo de Johano de Luksemburgo • Ludoviko la 5-a de Bavario, "la Brandenburga", filo de Ludoviko la Bavaro
Infanoj Meinhard III, Count of Gorizia-Tyrol vd
Profesio
Okupo feudatory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margareta de Tirolo kaj Görz, ankaŭ (mok)nomata "Margareta Maultasch" (n. 1318 en Tirolo; m. la 3-an de oktobro 1369 en Vieno) estis la filino de duko Henriko de Karintio kaj Tirolo kaj lia edzino Adelajda de Brunsvigo, kaj estis grafino de Tirolo.


MARGARETA "MAULTASCH" LA MALBELA, UNUA FEMINISTINO?

Ĉu Margareta "Maultasch" estis facilmora virino, lerta diplomatino aŭ viktimino de politiko? La kontraŭdiraj opinioj estas travideblaj ankaŭ en ŝiaj bildoj, kiuj representas ŝin aŭ kiel bela virino aŭ malbelega kun monstra buŝo (kiel signifas ŝia moknomo). Margareta, tre juna edziniĝis kun Johano Henriko, filo de Johano de Luksemburgo, reĝo de Bohemio, kaj nepo de la imperiestro Henriko la 7-a. Ŝi repudiis sian unuan edzon. Magareta edziniĝis poste kun Ludoviko de Brandenburgo, filo de la imperiestro Ludoviko la Bavaro . Tio eksplodigis la reagon de la princepiskopo de Trento, de la Papo (kiu minacis pri anatemo) kaj de la imperiestro Karolo la 4-a, frato de la una edzo de Margareta. La imperiestro atakis la Kastelon Tirolo, proksime de Merano (kiu nun estas en Italio), sed li estis retropuŝita. Kiam, finfine, okazis la religia ceremonio, Margareta restis vidvino; ŝi rezignis siajn rajtojn, ordonante al siaj regatoj agnoski “la karajn parencojn” Habsburgo.

Malbela dukino de Quentin Matsys (1525-30) estas evidente satira portreto de Margareta.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ŝia vivo estas temo de la romano "Die häßliche Herzogin" ("La malbela dukino") de Lion Feuchtwanger de 1923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]