Margareta Teresa de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de la infantino Margareta Teresa, fare de Diego Velázquez
1659
Kunsthistorisches Museum, Vieno

Margareta Teresa de Hispanio, infantino de Hispanio, (naskiĝis la 12-an de julio 1651 - mortis la 12-an de marto 1673) estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de lia dua edzino, Mariana de Aŭstrio. Ŝi estis do ankaŭ la duonfratino de Maria Teresa de Hispanio, reĝino de Francio kaj edzino de Ludoviko la 14-a. Margareta Teresa edziniĝis kun sia onklo, la imperiestro Leopoldo la 1-a.

Kvankam ŝi mortis sufiĉe june, la infantino restis tre fama pro siaj multnombraj portretoj, fare de la hispana majstro Diego Velázquez. Tiuj pentraĵoj, precipe la rimarkinda Portreto de la infantino Margareta Teresa de 1659, estas tipaj de la baroka movado.