Margareta de Provenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margareta de Provenco
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1221
en Forcalquier
Morto 20-an de decembro 1295 (1295-12-20)
en Parizo
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio kristanismo vd
Familio
Dinastio Dinastio de Barcelono vd
Patro Ramon Berenguer IV, Count of Provence vd
Patrino Beatrice of Savoy vd
Gefratoj Sanchia of Provence • Eleanora de Provenco • Beatrice of Provence vd
Edz(in)o Ludoviko la 9-a vd
Infanoj Blanche de France • Isabella of France, Queen of Navarre • Ludoviko de Francio • Filipo la 3-a • John of France • John Tristan, Count of Valois • Peter, Count of Perche and Alençon • Blanche of France, Infanta of Castile • Margaret of France, Duchess of Brabant • Robert • Agnes of France, Duchess of Burgundy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Margareta de Provenco

Margareta de Provenco (naskiĝis ĉ. 1221 en Forcalquier, mortis la 20-an de decembro 1295 en Parizo) estis filino de Ramon Berenguer, grafo de Provenco, kaj de Beatrica de Savojo. Ŝi fariĝis la edzino de la franca reĝo Ludoviko la 9-a, pli konata kiel Sankta Ludoviko.

Blanka de Kastilio, ŝia estonta bopatrino, organizis la edziĝon de Ludoviko kun Margareta, ĉefe por aldoni Provencon al la reĝlando. Tiel okazis la edziĝo la 27-an de majo 1234. Margareta naskis dek unu infanojn, inkluzive de la estonta reĝo Filipo la 3-a la Sentima.

Margareta havis sufiĉe kuraĝan karakteron, kaj sekvis sian edzon ĝis Egiptio dum la sepa krucmilito de 1248, kie ŝi naskis tri el siaj infanoj.

Ŝi mortis la 30-an de decembro 1295, kiam ŝi estis sepdekkvinjara.