Margareta de Skotlando (sanktulino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Margareta de Skotlando (apartigilo)

Margareta de Skotlando (n. ĉ. 1046/1047 en Nadas, Hungario; m. la 16-an de novembro 1093 en Edinburgo, Skotlando) estis kiel edzino de Malkolmo la 3-a reĝino de Skotlando.

Vivo

Margareta estis la plej aĝa filino de princo Eduardo la Ekzilito de Anglio (1016–1057), filo de la angla reĝo Edmundo Ironside (989–1016) kaj lia edzino princino Agata, kiu eble estis parenco de Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio). Ŝi naskiĝis verŝajne en Hungario kaj kreskis tie kune kun siaj du gefratoj, Edgar Aetheling kaj Kristina.

En 1057 la senfila Eduardo la Konfesanto eltrovis ke ŝia patro ankoraŭ vivis, revokis lin kaj nomumis lin sian heredonton. Tamen Eduardo la Ekzilito mortis - eble murdata - nur du tagojn post sia reveno al Anglio en aŭgusto 1057. Lia familio restis en Anglio kaj Edgar Aetheling iĝis ebla heredonto de la angla trono.

Laŭ tradicio, post kiam Vilhelmo la Konkerinto kaptis la anglan tronon en 1066 Agata decidis translokiĝi kun siaj gefiloj al Eŭropo, sed tempesto pelis ŝian ŝipon al Skotlando kie ŝi alteriĝis ĉe loko poste nomata St Margaret's Hope (La Espero de Sankta Margareta), proksime al la vilaĝo North Queensferry kiu situas dek mejlojn for de Edinburgo. En Skotlando ŝi petis la protekton de la reĝo, Malkolmo la 3-a, kiu verŝajne estis vidvo. Li edziĝis al Margareta, eble parte pro politikaj kialoj: estis avantaĝe edziĝi al ano de la anglosaksa reĝa familio. Poste Malkolmo plurajn fojojn invadis Anglion, probable por subteni la pretendon de Edgar Aetheling al la angla trono.

Ŝi mortis en Edinburgo nur kvar tagojn post kiam ŝia edzo estis mortigata, kaj ŝia filo Eduardo mortige vundiĝis, proksime al Alnwick, Northumberland. Ŝi entombiĝis en abatejo ĉe Dunfermline, kiun ŝi fondis por konservi relikvon, supozatan fragmenton de la Kruco. Ŝia riĉe juvelata kopio de la evangelioj estas nun en Biblioteko Bodleian.

Pieco kaj Kanoniziĝo

Margareta havis reputacion esti serioza virino kiu tre malofte ridetis. Ŝi kutimis manĝigi malriĉulojn kaj georfojn antaŭ ol manĝi si mem, kaj meznokte ellitiĝis por ĉeesti diservojn.

Ŝi kanonoziĝis en 1250. Ŝi nuna fest-tago estas la 16-an de novembro: antaŭe, ekster Skotlando, ĝi estis la 10-an de junio, pro ke la 16-an de novembro estis la fest-tago de alia sanktulino.

Gefiloj

Margareta kaj Malkolmo la 3-a havis ok gefilojn:

  • Eduardo, mortigita en 1093
  • Edmundo (n. post 1070, m. post 1097)
  • Ethelred, kiu iĝis abato de Dunkeld kaj poste monaĥo en Somerset
  • Edgar (m. 1107), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1097
  • Aleksandro (ĉ.1078-1124), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1107
  • Davido (ĉ.1084-1153), kiu estis reĝo de Skotlando ekde 1124
  • Edita (ĉ.1080-la 1-an de majo 1118), kiu edziĝis al Henriko la 1-a (Anglio)
  • Maria kiu edzigixis al Eŭstako la 3-a, grafo de Boulogne