Margarethenhöhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo de sudoriento sur Margarethenhöhe
Vidaĵo proksimume 1910

La Kolonio Margarethenhöhe, plejofte nur nomata Margarethenhöhe aŭ slange Maggihöhe, validas kiel la unua germana ĝardenurbo rilate la konstrumanieron (ne pro kooperativa koncepto) kaj estas la kerno de la urboparto Margarethenhöhe de Essen.

La kolonio granda je 115 hektaroj, kiun administras la Fondaĵo Margarethe Krupp, validas kiel bona ekzemplo por humana loĝkvartalo. Ĝi disponas en 935 domoj pri 3092 loĝejoj. 50 hektaroj de la kolonia areo estas difinitaj kiel ne-surkonstruebla arbara tereno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Foirejo de Margarethenhöhe I (2004)
Steile Straße
Impreso ĉe Brückenkopf

La la areaĵo apartenis origine al Rüttenscheid, kiu en 1905 venis al la urbo Essen. En 1906 Margarethe Krupp donacis la grundon de Margarethenhöhe okaze de la geedziĝo de sia filino Bertha; arĥitekto Georg Metzendorf (1874–1934) planis kaj kontruigis la kolonion inter 1906 ĝis 1938. Dum la tempo de sia konstruado Margarethenhöhe estis liberigita same kiel nur ĝardenurbo Dresdeno-Hellerau per registara edikto de ĉiuj konstruinstrukcioj. La unuaj domoj sur la altaĵo estis finkonstruataj en 1910. Antaŭe oni starigis en 1909 ponton super la valo de rivereto Mühlbach, unuaflanke por ricevi alligon de la nova kolonia areaĵo al la administrujo Rüttenscheid, kaj aliaflanke por malfermi la novan terenon por la provizo per konstrumaterialoj. La Ponto ankaŭ transpontis la fervojon Mülheim-Heißen–Altendorf (Ruhr) malfermitan en 1872, kiu fine de 1999 estis malfunkciigata. Sur ĉi tiu pasejo nun estas biciklovojo.

Post la Dua Mondmilito oni rekonstruis la grave difektitan kolonion laŭ sia historia formo. En 1948 Margarethenhöhe fariĝis memstara urboparto. De 1962 ĝis 1966 kaj de 1971 ĝis 1980 oni konstruis sur la grundo senkonstruaĵa la kolonion Margarethenhöhe 2, kiu arĥitekture estas parte malplivalora kaj aparte en la lasta konstrufazo socie problema. Laŭ fondaĵo ĉi tiuj domoj metu „klaran fasonan konstraston al la malnova Margarethenhöhe“. Por ripari la sociajn, teĥnikajn kaj estetikajn problemojn de Margarethenhöhe 2, oni komencis jam en 1987 riparprogramon, por klare altigi la publikan estimon ankaŭ de la pli juna kolonio de Margarethenhöhe.

Margarethenhöhe 1 tamen estis samjare submetata al monumentprotekto, modeloloĝejo instalita de la Ruhr-Muzeo de Essen metas la originan fasonado de la loĝunuoj antaŭ okuloj de vizitanto kaj montras al li la „loĝkultura graveco de la monumento Margarethenhöhe kun siaj variemaj tipoplanoj ankaŭ laŭ interna perspektivo“.

Pretertempe en Margarethenhöhe ankaŭ ekzistis eta artistokolonio, kies plej grava gasto estis fotisto Albert Renger-Patzsch. Tiu ĉi kolonio estis malfondata en la 1930-aj jaroj. De ĝi restis nur ceramikmetiejo, kiu post 1933 translokiĝis al Minejo Zollverein. Ties tiama posedanta minasocio disponigis tiucele diversajn ĉambrojn.

Kronikisto de la ĝardenurbo Margarethenhöhe estis Hugo Rieth (1922–2006). Li poslasis publikaĵojn en gazetoj kaj jarlibroj kaj ampleksan fotokolekton, kiujn post lia morto administras la civitanaro de Margarethenhöhe kaj la aervetura arĥivo de Essen.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arĥitektura unueco de la kolonio baziĝas sur artifiko por redukti la kostojn: la domojn ja ne ĉiuj aspektu identaj, sed plani ĉiun domon unuope, estus eksplodiginta la financajn limojn. Pro tio Metzendorf konceptis aron da elementoj, kiuj ĉiam estas novkombineblaj. Per tio la domoj ja diferencas, restas tamen en la limoj de la stilo.

Ekde sia fondiĝo kaj ĝis en la nuntempo Margarethenhöhe estas estrata de la „Fondaĵo Margarethe Krupp“. Kvankam la loĝejoj administrendaj de ĝi fakte estis celata por malriĉuloj, precipe Margarethenhöhe 1 nuntempe evoluis al loĝtereno por la alta mezburĝaro. En la urbo Essen oni kialigas tion per koloni-interna nepotismo. La loĝado en Margarethenhöhe 1 estas treege ŝatata, malgraŭ klare malvastaj loĝocirkonstancoj. Ekzistas tie ankaŭ baza lernejo kaj tri infanĝardenoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de Margarethenhöhe

Blazonopriskribo: „En verdo kvar-denta ora (flava) arkomuro; sur ĝi du arĝentaj (blankaj) lekantofloroj kun ora (flava) florinterno kaj sub ĝi unu lekantofloro.“

La blazonon konceptis Kurt Schweder; ĝi neniam estis oficialigita. Fine de la 1980-aj jaroj la blazonsciencisto kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen. La loĝantaro de la urbo intertempe bone akceptis ilin. La blazono estas tiel nomata "parolanta blazono"; la lekantoj (ger.: "Margeriten") aludas la nomon de la donacintino Margarethe Krupp. La dentomuro memoras pri la iama fortikaĵo Sommerburg samkiel pri la ponto trans la rivereto Mühlenbach kaj la iama fervojlinio Mülheim-Heißen–Altendorf ĉe Sommerburg-Strato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile. Essen 2009, p. 63.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Metzendorf: Kleinwohnungsbauten und Siedlungen. Verlagsanstalt Alexander Koch, Darmstadt 1920.
  • Johannes Leßmann: Keramische Werkstatt Margarethenhöhe GmbH. En: Heimatkalender für Stadt- und Landkreis Essen. 1940, p. 164–169.
  • Hans G. Kösters (Red.): Der große Wurf. Die Margarethenhöhe. Beleke, Essen 1991, ISBN 3-8215-0255-X (Nobel-Bildband).
  • Rainer Metzendorf: Georg Metzendorf 1874–1934. Siedlungen und Bauten. Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission u. a., Darmstadt u. a. 1994, ISBN 3-88443-185-4 (Quellen und Forschungen zur hessischen Geschichte 96), (Zugleich: Aachen, Techn. Hochsch., Diss., 1993).
  • Hugo Rieth: Die Margarethenhöhe in alten Ansichten. Europäische Bibliothek, Zaltbommel/NL 1999, ISBN 90-288-6604-3 (Die Damals-Reihe).
  • Andreas Helfrich: Die Margarethenhöhe Essen. Architekt und Auftraggeber vor dem Hintergrund der Kommunalpolitik Essen und der Firmenpolitik Krupp zwischen 1886 und 1914. VDG, Vajmaro 2001, ISBN 3-89739-105-8 (Zugleich: Darmstadt, Univ., Diss., 1999).
  • Hugo Rieth: Essen-Margarethenhöhe. Sutton, Erfurto 2005, ISBN 3-89702-911-1 (Die Reihe Archivbilder).
  • Manfred Kaczerowski: Menschen der Margarethenhöhe. Books & Friends, Essen 2006, ISBN 3-9810996-4-8 (Ekspozicia katalogo).
  • Margarethe-Krupp-Stiftung (eldoninto): Margarethenhöhe. Das Jahrhundertwerk. Beleke, Essen u. a. 2006, ISBN 3-8215-0556-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]