Margareto (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Margareto.
Margareto
Natura satelito de Urano (XXIII)
Oficiala nomo Urano XXIII[1]
Aliaj nomoj S/2003 U 3
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
29-a de aŭgusto 2003[1]
Mauna Kea (Havajo)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 14 345 000 km[2]
Discentreco 0,6608[2]
Klinangulo 57°[2] sur la ekliptiko
Periodo 1 687,01 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 11 km[2] ?
Maso
- Denso
~ 5,4 × 1015 kg ?
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
Rotacia periodo  ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo 0,04 hipoteze
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25,2
v  d  r
Information icon.svg

Margareto estas neregula ekstera satelito de Urano. Ĝi estas la ununura neregula satelito de Urano kies orbito estas prograda.

Enhavo

Malkovro [redakti]

Ĝi estas malkovrita de Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt la 29-an de aŭgusto 2003 per la teleskopo Subaru de Mauna Kea[3]. Kiel tria urana luno malkovrita en 2003, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2003 U 3.

Ĝi estis tamen observita de Matthew J. Holman kaj John J. Kavelaars la 13-an kaj 25-an de aŭgusto 2001, sed tiuj observoj ne estis sufiĉe precizaj por pruvi ke temas pri urana satelito nek por establi ĝian orbiton.

Nomo [redakti]

Ĝi ricevis en 2005[4] nomon ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare: Margareto (angle: Margaret) estas servistino en "Multa bruo pri nenio".

Ecoj [redakti]

Margareto estas la ununura satelito de Urano kun antaŭenira orbito rilate al la ekliptiko: ĉiuj aliaj neregulaj satelitoj havas retrogradan orbiton, kaj la regulaj satelitoj orbitas en la ekvatora ebeno de Urano, klinita de 97,77° sur la ekliptiko.

La discentreco de la Margareta orbito ( 0.7979451 en la epoko 2006[5]) estas unu el la plej grandaj inter la konataj naturaj satelitoj.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
  3. IAUC 8217: S/2003 U 3; 157P; AG Dra (angle)
  4. IAUC 8648: Sats OF URANUS; 2005mf, 2005mg; C/2005 U7, C/2005 U8, C/2005 Y1 (angle)
  5. Natural Satellites Ephemeris Service (angle)

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   pole Margareto, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
Ekstera ligilo   angle Margareto (angla versio)
Ekstera ligilo   angle Novaj satelitoj de Urano malkovritaj en 2003
Ekstera ligilo   angle Margareto, el "Solar System Exploration"
Ekstera ligilo   france La malgrandaj satelitoj de Urano
Ekstera ligilo   france Ĉielaj novaĵoj de oktobro 2003
Ekstera ligilo   germane Margareto kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")