Margrafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Margrafo estis titolo de iuj princoj de la Sankta Romia Imperio, kiuj regis en Marko aŭ pli bone en markio, t.e. limregiono de imperio.

Pro tio la ĝusta titolo devus estis markgrafomarkigrafo, ĉar ili ne estis grafoj de maro, sed grafoj de markio. Tamen la mallongigita formo margrafo jam eniris Esperanton kiel bloko (vidu: kofrovorto) kaj enradikiĝis.

Franka imperio

Origine do temis pri mezepoka nobela titolo de grafo kiel reĝa aŭ imperiestra funkciulo, kiu feŭde regis markion, do regionon aŭ provincon, kiu konsistigis limparton de imperio. Komence temis unuavice pri limregiono de la franka imperio respektive pli poste la orientfranka imperio. La markioj unuavice havis la taskon defendi la imperiajn limojn kontraŭ armitaj atakoj de ekstere, do laŭ armea politiko havis altan strategian signifon. En la germanlingva Sankta Romia Imperio la margrafoj estis imperiaj nobeloj, do ricevis siajn feŭdojn rekte de la imperiestro kaj koresponde estis rekte respondece ligitaj al la imperiestro - ili fakte havis la saman rangon kiel imperiaj dukoj.

Post la disfalo de la franka imperio la franka nobela titolo plu estis uzata en pluraj landoj de Eŭropo, kaj "elportiĝis" al pliaj landoj kiuj neniam estis parto de la franka regno: En pluraj lingve latinidaj ŝtatoj de Eŭropo kaj en la de normanaj-francaj tradicioj influita reĝlando Anglio uziĝis kiel nura nobela titolo sen funkcio regi armee signifan limregionon.

Anglio

En Anglio la titolo marquess ekde la jaro 1385 estis la dua plej alta nobela rango, post tiu de duko (duke) kaj antaŭ tiu de grafo (earl). Ĝis la nuntempo ekzistas 36 tiaj anglaj nobelaj titoloj. En 1532, Anne Boleyn prepare al la edziniĝo kun Henriko la 8-a kiel ĝis nun sola virino ricevis la titolon, virine nomatan marchioness.

Francio

Similan rangon la titolo marquis havis en la socio de la mezepoka reĝlando Francio, post kiam la titolo perdis sian armean funkcion. Diferencoj al la situacio en Anglio estis unue, ke la titolo ne estis super tiu de grafo, sed nur laŭdifine sub tiu de duko kaj de "princo laŭ sango" (prince de sang), kaj due ke ofte la titolo atribuiĝis al virinoj: La reĝoj Ludoviko la 14-a kaj Ludoviko la 15-a ekzemple kutimis levi la aktualan la amatinon al la rango de marquise. La plej konata el tiuj markgrafinoj estas la madamo de Pompadour. Krome oni ekkutimis ĝenerale nomi eksterlandajn nobelojn per la titolo marquis, kaj ĉar la franca lingvo inter la 17-a kaj 19-a jarcento estis vaste parolata ankaŭ en la nobelaj rezidejoj de aliaj eŭropaj landoj, la titolo plu disvastiĝis en Eŭropo.

Hispanio kaj Portugalio

En Hispanio kaj Portugalio la titoloj de marqués respektive marquês dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj eĉ iĝis tiom grandkvante disdonitaj, ke ili apenaŭ plu indikis nobelan rangon.

Italio

En Italio kontraŭe la titolo marchese longe ja rilatis al la regado de Markio, do de lima teritorio necesa por defendado de centra imperio. La plej konata teritorio ankoraŭ nuntempe havas la nomon Markio, sed estis pliaj margraflandoj, kiel ekzemple la "Marca di Torino" ekde la mezo de la 10-a jarcento. Konsekvence, la titolo en Italio longe havis altan signifon kaj renomon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj