Margret Brandenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Margret Brandenburg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1932 (1932-08-06)
Morto 21-an de septembro 2012 (2012-09-21) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Willi Brandenburg
Infanoj Ulrich BrandenburgGuido Brandenburg
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Margret Brandenburg (naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1932, mortinta la 21-an de septembro 2012) estis germana esperantistino en Telgte apud Münster (Monastero) en Vestfalio. Ŝi estis membro de plurgeneracia esperantlingva familio, edzino de Willi Brandenburg, kaj kun li patrino de la du filoj Ulrich kaj Guido Brandenburg, kiuj poe ankaŭ havas esperantlingvajn familiojn, kaj de la filino Judith Brandenburg.

Krom esti motoro en la loka Esperanto-movado de la urbo Münster, kaj dum multaj jaroj funkcii kiel trankviliga ekvilibranto en la foje tre emociaj kaj koleriĝemaj debatoj en naciaj kunvenoj de Germana Esperanto-Asocio, aparte elstarigindas ŝia engaĝiĝo kiel motoro de germania Asocio por la Prospero de la esperantlingva infanejo kaj farmejo Bona Espero en Brazilo. Ŝi helpis aĉeti pere de katolika germania helporganizo Misereor la unuan traktoreton por la terkultivado, konstrui la grandegan tegmenton sur la infandomo kaj fine organizis la fondon de la subtena asocio en marto 1981.[1]

Krome, ekde ties fondiĝo en 1980 ŝi multajn jarojn estis aktiva redaktoro kaj redakciano de la esperantlingva socipolitika revuo Monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]