Margrethe Noll
El Vikipedio
Margrethe Caroline NOLL, danino, estis instruistino, sekretariino, poste librotenisto: Naskiĝis 22-an de majo 1874 en Kopenhago, mortis la 30-an de decembro 1962.
Esperantisto de oktobro 1907, de tiam aktive partoprenis en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo. Iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj Esperanto-societoj. Prezidantino de CDEL, 1916-1919, prezidantino de SDE de 1922 ĝis ĉirkaŭ 1935. Kunlaboranto de Esperanto-gazetoj. Sekretariino de Vegetara Ligo Esperantista. Aŭtoro de lernolibro kies titoloj estas: "Kort Vejledning for Begyndere" (Mallonga Konsilo por Komencantoj) en 1924 kaj 'Ĉu vi deziras korespondi?' Ekde 1922 ĝis 1929 ŝi entute partoprenis 19 Universalajn Kongresojn.
Ĝis 1955 ŝi estis sekretariino de la Esperanta-Ekzamena Komitato.
Ŝia tombo troviĝas en Garnisons Tombejo en Kopenhago. Sur la tombo estas skribita: 'La patrino de la dana Esperanta movado'.

