Marguerite Durand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marguerite Durand
Marguerite Durand en 1910

Marguerite Durand, naskiĝinta en Parizo la 24-an de januaro 1864 kaj mortinta la 16-an de marto 1936, estis franca feminisma ĵurnalistino fondinta la ĵurnalon « La Fronde » (La ribelilo).

Biografio

Ricevinte unuan premion pri komedio ĉe la konservatorio, ŝi eniris en 1881 en la Comédie-Française, kie ŝi specialiĝis pri la roloj de senruzulino. En 1888, ŝi forlasis la teatron kaj edziniĝis kun Georges Laguerre, advokato kaj deputito. Danke al li ŝi estis en rilato kun la tiamaj politikaj kaj ĵurnalistaj medioj kaj eklernis ĵurnalistikon, publikigante siajn unuajn artikolojn en « La Presse » (La Gazetaro), ĵurnalo direktita de Laguerre.

Post sia eksedziniĝo en 1891, ŝi laboris por la ĵurnalo Le Figaro kaj kreis la rubrikon « Korespondaĵo ». En 1896 la ĵurnalo sendis ŝin ĉe la internacian feminisman Kongreson, kiu okazis en la Hotelo de la sciencaj Societoj. Tiu kongreso aliigis ŝian vivon ĉar de tiam ŝi decidis sin dediĉi al la defendo de la virinaj rajtoj.

Sekvantan jaron ŝi fondis « La Fronde » ; la unua numero aperis la 9-an de decembro 1897. De la estrado al la verkado kaj tipografio, ĝi estis ĵurnalo ekskluzive ellaborata de virinoj. La artikoloj temis ne nur pri virinoj, sed ankaŭ pri ĉiu alia temo rilate al aktualaĵoj : politiko, literaturo, sporto, financoj, ktp. Por raporti pri iuj eventoj, la ĵurnalistinoj kelkfoje devis havigi specialajn permesojn : ja iuj lokoj kiel la Nacia Asembleo (Francio) aŭ la « pariza borso » tiam estis malpermesataj al la virinoj.

Tiu ĵurnalo moknomita « La Tempo en subjupoj » [1] kaj kiu laŭ sia fondinto estis « kiel la aliaj ĵurnaloj, ne pli amuzaj », favoris la metodojn de riportado (senperaj observo kaj atesto de eventoj). Ĝi estis ĉiutaga ĝis en 1903, poste ĉiumonata ĝis en 1905. Tiamaj famaj skribvirinoj kunlaboris kiel Séverine kaj Lucie Delarue-Mardrus. Tie Marguerite Durand publikigis artikolojn favore al la egaleco de la seksoj, defendante la rolon de la virinoj en la socio. Tiuj artikoloj senbridigis kontraŭ iliaj verkistinoj viglegan kaj mokeman kontraŭstaron de la viraj legantoj.

Post « La Fronde », Marguerite Durand fondis du aliajn ĵurnalojn : « l’Action » (La Ago) en 1905 kaj « Les Nouvelles » (La Novaĵoj) en 1909. En 1910, ŝi kandidatis je la deputitaj elektadoj en la 9-a arondismento de Parizo, sed ŝia kandidateco estis repuŝita de la prefekto de la tiama departemento Seine. Ŝi refoje provis eniri en la politikan mondon kandidatante je la municipaj elektadoj en 1927 kun la respublika-socialista partio. Ŝi organizis multajn kongresojn, aparte la kongreson de la Rajtoj de Virinoj dum la Universala Ekspozicio de 1900. En 1931, ŝi testamentis sian tutan dokumentaron pri la historio de la virinoj al la urbo Parizo, tiel kreante la unuan francan « prifeminisma-n dokument-oficejo-n », kiun ŝi bonvole direktis ĝis sia morto en 1936.

Marguerite Durand ankaŭ kunfondis la bestotombejon en Asnières-sur-Seine en la departemento Hauts-de-Seine en 1889 kun Georges Harmois.

La biblioteko « Marguerite Durand »

Tiu biblioteko estas la ununura franca publika biblioteko ekskluzive dediĉata al la historio de la virinoj kaj de la feminismo (historio de la bataloj), biografioj de la batalantinoj, feminisma teorio, rolo de la virinoj en la socio, la artoj, la sciencoj, la sportoj, la vojaĝ-esploroj, ktp. La biblioteko enhavas tre riĉan kolekton pri la beletro verkita de virinoj.

Ĝi situas en la 13-a pariza arondismento kaj proponas renkontojn, eventojn, ekspoziciojn, katalogojn. Ĝi estas konata de la geserĉistoj en Francio kaj aliaj landoj.

Referencoj

  1. La Tempo estis serioza ĉiutaga franca ĵurnalo publikigita de 1861 ĝis 1905

Fontoj

http://fr.wikipedia.org/wiki/Marguerite_Durand_(féministe)

http://www.annuaire-au-feminin.net/assBIBmargDURAND.html

http://www.paris.fr/portail/pratique/Portal.lut?page_id=7937&document_type_id=4&document_id=30863&portlet_id=18275&multileveldocument_sheet_id=6916