Marguerite Yourcenar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La franca verkistino Marguerite YOURCENAR [jurseNAR] (anagramo kaj pseŭdonimo de: Marguerite Antoinette Jeanne Marie Ghislaine CLEENEWERCK DE CRAYENCOUR [krejakur]) naskiĝis je la 8-a de junio 1903 en Bruselo (Belgio) kaj mortis je la 17-a de decembro 1987 en Mount Desert Island (Majno, Usono).

Post studado en Francio, Britio kaj Svislando Marguerite Yourcenar vojaĝis tra tuta Eŭropo kaj ekentuziasmiĝis ĉefe pri la greka kulturo. Dum la Dua mondmilito ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi laboris kiel profesorino pri franca literaturo. En la jaro 1980 ŝi fariĝis membro de la Académie française, kiel la unua virino en la historio.

La fikcia verkaro de Marguerite Yourcenar ĉefe dediĉas sin al historiaj kaj mitologiaj temoj. Grandan renomon ŝi gajnis ankaŭ kiel tradukintino de novgrekaj kaj anglaj verkoj.

La kampardomo de ŝia familio sur la deklivo de Mont Noir, unu el inter la flandraj montetoj, norde de Bailleul, iĝis nun kulturcentro.


Famaj verkoj

  • Alexis ou le traité du vain combat (romano, 1929)
  • Denier du rêve (romano, 1934)
  • Mémoires d'Hadrien (romano, 1951)
  • Electre ou la chute des masques (dramo, 1954)
  • Le mystère d'Alceste (dramo, 1963)
  • L'oeuvre au noir (romano, 1968)
  • Le temps, ce grand sculpteur (eseoj, 1983)
  • Le labyrinthe du monde (3 volumoj, eld. 1973-1988)