Mari Jászai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mari Jászai
Persona informo
Naskonomo Krippel Mária
Naskiĝo 24-an de februaro 1850 (1850-02-24)
en Ászár
Morto 5-an de oktobro 1926 (1926-10-05) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Vidor Kassai
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Mari JÁSZAI, hungare Jászai Mari estis talenta hungara aktorino naskiĝinta kiel Krippel Mária en Ászár la 24-an de februaro 1850 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de oktobro 1926. Mari estas mallonga formo de Maria. Ŝia edzo estis Vidor Kassai.

Mari Jászai

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis ĉarpentisto. Ŝi aĝis 10 jarojn, kiam ŝi komencis labori, kiel servistino. En 1866 ŝi elektis la aktoradon kaj aliĝis al migra teatro. En 1867 li jam aktoradis en Buda, en 1869 en Kolozsvár. Ŝi unuafoje edziniĝis, poste eksedziniĝis. Mari rolis en Nacia Teatro ekde 1872. Escepte unu jaron ĉiam ŝi aktoradis en la Nacia Teatro, en 1901 ŝi ricevis la rangon "Eterna Ano de Nacia Teatro".

Precipe ŝi rolis tragikaĵojn de Shakespeare kaj simile. Resume ŝi rolis en 300 teatraĵoj. Por laboristoj ŝi ofte deklamis poemojn de Sándor Petőfi. Unu jaron ŝi instruis la aktoradon kaj tradukis de Henrik Ibsen: John Gabriel Borkmann, kiun la Nacia Teatro prezentis.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eterna memoro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio