Maria Kristina de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Maria Kristina de Savojo
Reĝino de Du Sicilioj (progeedza)
Maria Kristina de Savojo, beatulino
Maria Kristina de Savojo, beatulino
Regado 1832 – 1836
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1812 (1812-11-14)
en Kaljaro, Sardio
Morto 31-an de januaro 1836 (1836-01-31) (23-jaraĝa)
en Napolo, Du Sicilioj
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Santa Chiara vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Reĝlando Sardio vd
Familio
Dinastio Savojo (denaske)
Burbonoj de Du Sicilioj (progeedze)
Patro Viktoro Emanuelo la 1-a de Sardio
Patrino Maria Tereza de Habsburgo-Este
Gefratoj Empress Maria Anna of Austria • Maria Beatrice of Savoy, Duchess of Modena • Maria Teresa, Duchess Consort of Parma • Prince Carlo Emanuele of Savoy • Princess Maria Adelaide of Savoy • unknown daughter di Savoia vd
Edz(in)o Ferdinando la 2-a de Du Sicilioj
Infanoj Francisko la 2-a de Du Sicilioj
Profesio
Okupo aristokrato vd
Beatulino
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 2014
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Kristina de SavojoMaria Kristina Ĉarloto Jozefa Kajetana Efizia de SavojoBeata Maria Kristina (naskiĝis la 14-an de novembro 1812 en Kaljaro; mortis la 31-an de januaro 1836 en Napolo) estis princino de la regno de Sardio laŭ naskiĝo, kaj reĝino de Reĝlando de la du Sicilioj laŭ geedziĝo. En 2014 la Katolika Eklezio ŝin beatproklamis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio kaj la infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Maria Kristina estis la malplej aĝa filino de Viktoro Emanuelo la 1-a de Sardio kaj de arkidukino Maria Tereza de Habsburgo-Este. Do, Kristina povis fieri pri altranga deveno tra dinastioj regantaj kaj famaj nobeloj. Reveninte al Torino, ankoraŭ infana, ŝi estis edukata kaj instruata en reĝaj medioj kaj kortego. Je ŝia honoro oni dediĉis la Fort Marie-Christine, milita fortikaĵo najbare de la urbo Aussois, parto de ĉeno de fortikaĵoj, hodiaŭ teritorioj de Francio.

Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

En 1830 la torina aristokratio organizis ŝiahonore grandan feston, pro ŝia fianĉado kun Ferdinando la 2-a. La kronikoj de tiu okazo povas esti resumitaj per tio kion skribis en siaj memoraĵoj la baronino Olimpia Savio, kiu en tiu sama cirkonstanco estis faranta sian debuton en la mondumo: “La princino Kristina tiam ankoraŭ ne atingis la dudekan jaraĝon: ŝi estis bela, per belo serioza kaj agrabla: stature alta, karnaspekte blanka, du abundaj brunaj tufoj buklitaj ornamis poete tiun vizaĝon, palan, lumigitan de du grandaj okuloj intense esprimaj. Ŝi survestis lazurblankan veston, koloroj de la ĉielo al kiu ŝi estis destinita, kaj portis sur la frunto grandan diademon juvelplenan. Ŝi ne dancis ĉar la rigida etiketo tion ne permesis. Altirita de tiu simpatia, aparta kaj samtempe modesta persono, mi havis okulojn nur por ŝi, la sola altira.”

Maria Kristina de Savojo, reĝino de la du Sicilioj.

Ŝi edziniĝis en 1832 al Ferdinando la 2-a de la du Sicilioj, fariĝinte reĝino de la du Sicilioj; la nupto estis celebrita la 21-an de novembro 1832 en la Sanktejo de Nia Sinjorino de Acquasanta en Ĝenovo.[1]

Maria Kristina nutris profundajn religiajn sentojn: Nefacile oni sukcesis ŝin persvadi rezigni monaĥan vivon per tiu de edzino: [2] Kristina troviĝis travivi en kortego kies vivstilo estis tre fora el sia vivelekto. Kun la edzo, ege verva, naskiĝis kelke da malfacilaĵoj en la rilatoj, sed la virino sukcesis malkrudiĝi, se ne en la moroj, almenaŭ en la politiko ne tute demokrata. Dum la malmultaj jaroj en kiu ŝi estis reĝino, ŝi sukcesis malhelpi la efektivigon de la mortokondamnoj kaj “ĝis kiam ŝi vivis ĉiuj mortokondamnitoj obtenis indulgon”.[3]

Kristina ne havis okazon enŝoviĝi en aliajn politikajn aferojn: ŝi precipe sin dediĉis zorgi pri la bezonuloj kaj malsanuloj kaj kapablis ankaŭ reagi al la ŝercoj de la edzo: iun tagon, kiam la reĝino estis sidiĝanta al la piano, Ferdinando retrotiris la seĝon ridante, sed ŝi senkolere replikis: “mi kredis esti edziniĝinta al reĝo de Napolo, ne al lazarono.”.[4]

Ĉiu-kaze, kontraste kun iuj voĉoj, la "Reĝinela Sankta", kiel ŝin kromnomis la napola popolo, amis Ferdinandon kiu korespondis al tiu sento: inter korteganoj kuris susuro, konstatita laŭvera, laŭ kiu la geedzoj kune recitis la Rozarion antaŭ ol decidi pri io grava.

Morto[redakti | redakti fonton]

Maria Kristina mortis sojle de sia 24-a jaraĝo pro akuŝaj postsekvoj, dum la enmondigo de la unika filo de Ferdinando la 2-a, Francisko kiu, alirante la tronon, estus la lasta reĝo de la du Sicilioj. Tiu reĝo estis edukita en la memoro de la patrino, ĉiam pli nomata la Regina Santa.

Ferdinando reedzigzis al Maria Teresa de Habsburgo-Teŝino (1816-1867).

Ankaŭ Francisko la 2-a reĝo de la du Sicilioj edziĝis, al Maria Sofia de Bavario. Naskiĝis filino, kiu ricevis la nomon de la avino, Maria Cristina Pia de Burbono, sed mortos iujn monatojn poste, dum la reĝo kaj reĝino estis jam ekzilitaj. (13-a de februaro 1861.

Beatiga proceso[redakti | redakti fonton]

Reĝo Ferdinando la 2-a startigis la beatigan proceson de la forpasinta reĝino-edzino. La 10-an de julio 1859 la Apostola Seĝo komunikis ke al la forpasinta reĝino estis agnoskata la titolo de venerinda.

La 2-an de majo 2013 papo Francisko, dumaŭdience al prefekto de la kongregacio por la kaŭzoj de la sanktuloj sciigis ke estis permesita la promulgon de la dekreto koncernanta la miraklon atribuitan al la propetado de Maria Kristina.

Kaj sabate de 25-a de januaro 2014, je la deka horo, en la Baziliko de Sankta Klara en Napolo, panteono de la burbona familio, kie ripozas la mortaj restaĵoj de la “Reginella Santa” oni celebris la liturgian ceremonion de la beatproklamo de Maria Kristina. Ĉeestis la religian liturgiaĵon multaj posteuloj de la reĝaj familioj, aparte la princino Klotilda por la Savoja dinastio kaj diversaj membroj de la burbona-napola dinastio kune kun multaj posteuloj de la aristokratioj tiutempaj. Prezidis la ceremonion la loka episkopo, nome kardinalo Crescenzio Sepe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Regolo, p. 238.
  2. Vidu la noton de Umberto Renda en L. Settembrini, Ricordanze della mia vita, Torino, Paravia, 1944, p. 27 (n.1).
  3. Luigi Settembrini, cit., p. 27.
  4. A. Luzio, Garibaldi, Cavour e Verdi, Torino, Fratelli Bocca, 1924, p. 459

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Bresciani, La venerabile Maria Cristina di Savoia regina delle Due Sicilie, Roma, Civiltà Cattolica, 1859
  • Alberto Amante, Maria Cristina di Savoia. Regina delle Due Sicilie (1812-1836), Torino, Paravia, 1933
  • Luciano Regolo, La reginella santa - Tutto il racconto della vita di Maria Cristina di Savoia sovrana delle Due Sicilie. Milano, Simonelli Editore, 2000. ISBN 88-86792-22-0
  • Gianni Califano, Maria Cristina di Savoia. Regina delle Due Sicilie, Gorle, Velar, 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]