Maria-Johanino Baptistino de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria-Johanino Baptistino de Savojo

Maria-Johanino Baptistino de Savojo (france : Marie Jeanne Baptiste de Savoie) naskiĝis en Parizo je la 11-a de aprilo 1644 kaj mortis en Torino je la 15-a de marto 1724.

Ŝi estis la filino de Karlo-Amadeo de Savojo, duko de Ĝenevo, de Nemuro kaj de Aŭmalo (Aumale), kaj de lia edzino Elizabeto de Burbono-Vendomo.

Ŝi fianĉiniĝis en 1662 kun la duko de Loreno Karlo la 5-a, sed la gefianĉoj separiĝis en 1665.

Je la 10-a de majo 1665 ŝi edziniĝis en Chambery kun sia kuzo Karlo-Emanuelo la 2-a de Savojo kaj naskis al li la estontan reĝon de Sardio Viktoro-Amadeo la 2-a (1666-1732).

Kiam mortis sia edzo en 1675, ŝi fariĝis regentino je la nomo de sia filo. Ŝi estis energia kaj ambicia virino, kiu nomis sin (dua) Madama Reale kiel faris ŝia bopatrino Kristino de Francio. Ŝi provis kapti por sia filo la tronon de Portugalio per lia geedziĝo kun lia kuzino kaj unusola heredantino, la princino Isabel Luiza de Beira. Tiel ŝi estus konservota por si mem la tutan duklandon de Savojo. Sed dua geedziĝo de la reĝo Petro la 2-a de Portugalio kaj ribelo en Piemonto devigis ŝin forlasi siajn planojn kaj transdoni la regadon al sia filo je la 14-a de marto 1684.

En 1686 ŝi vendis la duklandon de Aŭmalo al Ludoviko-Aŭgusto de Burbono, kiu estis nelegitima (poste legitimita) filo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj de Sinjorino de Montespano. Ŝi estis la lasta gravino de Ĝenevo, kiu unuiĝis kun Savojo post ŝia morto en 1724, dum regis Francion ŝia pranepo Ludoviko la 15-a.