Maria Ŝidlovskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Ŝidlovskaja
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1865 (1865-11-30)
Morto 30-an de novembro 1929 (1929-11-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Maria Ivanovna ŜIDLOVSKAJA, ankaŭ konata kiel M. Sidlovskaja, (movade aktiva inter 1907 kaj 1927) estis rusia esperantistino kaj sanitara statistikisto (en Dmitrov), unu el plej bonaj tradukantoj kaj stilistoj de esperantlingva literaturo.

Ŝi ellernis Esperanton en 1907. Ŝia frato Konstantin Ivanoviĉ Ŝidlovskij jam ekde 1899 estis esperantisto. De 1908 ĝis 1912 ŝi ĉiusomere entreprenis Esperanto-vojaĝojn al Germanio kaj Hungario. Propaganda kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“ de A. Tolstoj, La Sonĝo de Makaro de [[Vladimir Korolenko|V. Korolenko kaj La Kapitanfilino de Aleksandr Puŝkin.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Listo de tradukoj de Maria Ŝidlovskaja en Princo Serebrjanij (1912)
  • Anonimulo: La Plej Granda Komunista Organizaĵo en la mondo. (La Komunumo de la duhobooj).. Moskvo, Biblioteko de Teristo, 1923?.
  • Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ: Mia dialogo kun poŝtestro (Antaŭparolo de N. Modenov. - Moskva: C.O.E.L., 1929. - 23 p.)
  • Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ: Okazintaĵo (La Revuo 1910, p. 163-167)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: Arbaro bruas: legendo el Polesje (Paris: Presa Esperantista Societo, 1914. - 42 p., ilustr.)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La Senlingvulo (Godesberg: Butin & Jung, 1922. - 295 p.; 2-a eld.: Amsterdam: Libroservo F.L.E., [proks. 1950]. - 191 p.)
  • Miĥail Tugan-Baranovskij: La Komunumo de Duĥoboroj (1922, ekonomika verko - laŭ Esperanto en perspektivo, p. 271)
  • Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La Sonĝo de Makaro (kristnaska rakonto, Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 48 p. : ilustr.)
  • Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La Kapitanfilino (Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 176 p. : ilustr.)
  • Tolstoj, Aleksej Konstantinoviĉ: Princo Serebrjanij (historia romano, Moskva: Librejo "Esperanto", 1912. - IV, 283 p.; 2-a eld. Mondial, Novjorko, 2004)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Kie estas amo, tie estas Dio (Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1930. - 331 p., aldonoj)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Tri rakontoj (Wolfenbüttel: eldonejo Heckner, - 63 p.)
  • Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Senintence (La Revuo 1912, p. 407-410)
  • Tolstoj, Lev: Tri Mortoj, Lingvo Internacia, 1910, p. 450-460, 496-501)
  • Turgenev, Ivan: Stranga Historio, Lingvo Internacia, 1913, p. 132-147, 170-184)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Plej Granda Komunista Organizaĵo en la mondo

Citaĵo
 Tre interesa dokumento kun multaj ilustraĵoj. Pri boneco de la lingvo uzita respondas la nomo de la tradukinto 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Korolonko, biografia skizo (Lingvo Internacia, 1914, p. 5-10)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]