Maria (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hungara reĝ(in)o Maria
Maria kaj Elizabeto ĉe tombo de Ludoviko

Maria (Hungario)Maria la 1-a dua filino de Ludoviko la 1-a (Hungario) estis hungara reĝo, kiu supozeble naskiĝis en 1371 en Buda. Eĉ la samtempuloj nomumis ŝin latine rex anstataŭ regina. Por surtroniĝi ŝia patro Ludoviko oficiale nomumis ŝin viro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maria estis kronita en 1382 en Székesfehérvár, kiel unua virino sur la hungara trono. Ŝi havis la kronon ĝis 1385. Poste ŝi rezignis, sed en la sekva jaro ĝismorte ŝi estis oficiale kunreganto. Ŝi estis ankaŭ reĝo de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio, kiel Marija Anžuvinska. Dum la regado ŝia patrino Elizabeta Kotromanić estis la plej grava helpo. Ŝi iĝis fianĉino de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1379 en Nagyszombat. En 1384 ankaŭ franca princo Ludoviko ŝatis esti fianĉo de Maria, kio kaŭzis anarĥion, eĉ eksterlande. En 1385 Sigismondo varbis armeon. En tiu situo Karolo la 2-a (Hungario), (ĵus abdikigita reĝo de Napolo kaj Sicilio) helpe de episkopo de Zagrebo kaj aliaj akiris la hungaran tronon kaj sukcese abdikigis Maria-n. Karolo estis murdita 39 tagojn post la kronado. En 1386 Maria kaj ŝia patrino Elizabeto estis arestita en Dalmatio, kie Elizabeto estis murdita. En la sekva jaro Sigismondo iĝis hungara reĝo kaj oficiale la 2-a edzo de Maria. Poste hungaroj, kroatoj kaj dalmatianoj liberigis Maria-n.

En 1395, kiel estonta patrino Maria mortis pro nesukcesa rajdado apud Buda. Ŝi entombiĝis en Nagyvárad.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Imre Madách verkis pri ŝi dramon, kiu neniam prezentiĝis. Dum la socialismo tiu verko tamen prezentiĝis, sed en alia formo. Pri Maria ne troviĝas skulptaĵoj.

Antaŭe: Reĝino de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Ludoviko la 1-a 13821395 Karolo la 2-a