Maria Apero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La vizio de Sankta Bernardo, fare de Fra Bartolomeo

Maria apero en la leksiko de diversaj kristanaj eklezioj estas viziiĝo de Maria, la patrino de Jesuo, kiun unu aŭ pluraj personoj ĝuis, laŭ iliaj asertoj, kaj Ŝin vidis al ili adresiĝanta per vortoj aŭ gestoj. Se tia vizio koncernas nur aŭskultadon de voĉo, la nocio pli taŭga estas interna lokucio, se estas koncernata ankaŭ la homan figuron oni parolas pri interna imago. Tamen ili ĉiam havus supernaturan originon.

La Mariaj Aperoj foje okazis en unusola evento, foje plurevente, kaj ricevas nomon el la loko kie la evento okazis aŭ el la epiteto donita de devotuloj al Maria en tiu cirkonstanco, aŭ el la vestaro kaj aliaj elementoj priskribitaj de la viziintaro.

Katolika kredo rilate Mariajn Aperojn[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kristanaj eklezioj konsentas kun la principo, laŭ kiu la Dia Revelacio konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tiu revelacio formas la Kredon de la kristanaj eklezioj kaj ne povas aldoniĝi io ajn ĉar la dia vorto plenpleniĝis per Jesuo Kristo, Dia Persono, do nesuperebla. Laŭ iuj eklezioj, aparte tiu katolika, pluaj revelacioj povas okazi ĉar tio taŭgas en la sfero de la dia libero, sed ili estas taksataj privataj sur kiuj la eklezio ne havas la karismon de neeraripovo. La kristana episkoparo, tamen, rajtas kaj devas kontroli por konstati ĉu la nova privata revelacio akordas kun la tradicia revelaciita doktrino; se post atenta ampleksa ekzameno rezultus ebla kaj probabla la Apero, kaj la loka episkopo konstatus en ĝi apogilon kaj fortigilon de la Kredo en la fideluloj, tiu ĉi povas permesi la kulton al Maria laŭ speciala titolo. Se krome iu aparta Apero interesas la centran religian aŭtoritataron kaj post kritika proceduro la afero liveras karakterizojn de vereco, la kulto povas etendiĝi al tuta eklezio, kiel okazis por la Maria apero en Lourdes.

Ĉiukaze, la eklezio ne garantias, nivele de dogmo, la certecon de la evento. Male, se iu kredanto opinias, ke la evento ne estas certa, tiu ofendas nek Dion nek la fratojn se liaj konvinko ne foriras el la honesta kaj prudenta konscienco. Kio validas por la Mariaj Aperoj, validas ankaŭ por ĉiu simila evento kun sanktuloj aŭ aliaj supernaturaj personoj.

La kulto ĉi-kaze estas ĉiam adresita al Dio kaj Kristo: tial se, hazarde, la koncernata Apero ne okazis, nenio superstiĉa infektus la eklezion.


Precipaj Mariaj aperoj kiuj ricevas kulton aprobitan de la Sankta Seĝo[redakti | redakti fonton]

• Nia Sinjorino de Guadalupe (Mesikio, 1531)

• Nia Sinjorino de Laus (Francio, 1664)

Nia Sinjorino de Conceição Aparecida (Brazilo, 1717)

• Sankta Virgulino de la mirakla medalo en Parizo (Francio,1830)

• Nia Sinjorino de La Salette (Francio, 1846)

• Nia Sinjorino de Lourdes (Francio, 11-a de februaro, 1858)

• Knock (Irlando, 1879)

Virgulino de Fátima (Portugalo, 13-a de majo 1917)

Beauraing (Belgio, 1932)

Banneux (Belgio, 1933)

Akita (Japanio, 1973)

• Aperoj di Kibeho (Ruanda, 1981)

Sed la aprobitaj kultoj rekonitaj nivele de lokaj eklezioj estas sennombraj.

Sinteno de protestantaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La evangelikaj eklezioj kiaj la Baptistaj, Pentekostaj, Aventistaj kaj ĝenerale ĉiuj eklezioj fidelaj al Reformacio kaj tendence konservativaj, rekonas eĉ ne potenciale eblaj la Aperajn fenomenojn. Laŭ ilia teologio, la Sinjoro sin revelacias nur pere de Vorto de Dio jam inspirita de la Sankta Spirito. Tiaj Aperoj ne malsimilus la renkontiĝojn kun la animoj de Spiritismo, ankaŭ se piece maskitain, jam kondamnitajn ĉe Dt 18,10. Je konfirmo de tio, ili memorigas, ke la Biblio admonas pri la risko de falsaj profetoj kiel en Mt 24 kaj Ap 16, 14. Sed la akceptantoj de la ebleco de Aperoj rimarkigas, ke tiuj invitoj kaj alarmoj pri mensogaj entrudiĝoj de falsaĵoj ne malhelpas la distingon de veraj el la falsaj profetoj. Kaj por tion korekte fari ili elpensis severajn, inteligentajn, sciencajn kaj religiajn kriteriojn, sperteblajn kaj kontroleblajn de kiu ajn.

Kriterioj kaj proceduroj elpensitaj por kribri la viziajn eventojn[redakti | redakti fonton]

En 1974 la Sankta Kongregacio por la Doktrino de la Kredo publikigis la “Kongregaciajn normojn por procedi en la juĝo pri supozitaj Aperoj kaj Revelacioj:

• La dioceza episkopo povas komenci proceson siadecide aŭ postulite de fideluloj por esplori pri supozitaj Aperoj, sed se li juĝas sendamaĝa por fideluloj la silento, ignoru la aferon

• La nacia episkopa konferenco povas interveni se la evento fariĝis grava nivele de nacio.

• Povas interveni, se postulite de la loka episkopo aŭ siainiciate, ankaŭ la Sankta Seĝo.

La etapo de la esploro sinsekvas jene: komenca taksado pri la okazintaĵoj, bazita sur kriterioj pozitivaj kaj negativaj


Pozitivaj kriterioj[redakti | redakti fonton]

1. Religiaj kriterioj: kreda ortodokseco, preteco obei la decidojn de la religiaj superuloj.

2. Moralaj kriterioj: humileco, amo al la proksimularo, sincereco kaj aliaj kristanaj virtoj, historio kaj atesto pri bona konduto, disponebleco al kontroliĝo kaj ekzameniĝo pri la psikologiaj kaj sanaj statoj

3. Psikologiaj kriterioj, aplikitaj laŭscience: mensa ekvilibro, stato de la sociaj rilatoj

4. Taksado pri la enhavo de la revelacioj, kaj pri ilia bonaj influoj sur la homoj.


Negativaj kriterioj[redakti | redakti fonton]

1. Evidentaj eraroj koncerne la okazintaĵojn

2. Doktrinaj eraroj atribuataj al Dio, al la Sankta Virgulino aŭ al la Sankta Spirito rilate al la maniero per kiuj ili sin manifestas

3. Kiu ajn provo pri mona gajno sekve de la evento koncernata

4. Agoj grave malmoralaj plenumitaj de la esplorenda persono aŭ de la ĉeestantoj dum la evento

5. Malkoheraĵoj psikologiaj dum la eventoj aŭ dum pri ili rakontado

Se meritas pli da konsidero la pozitivaj kriterioj, oni rajtas koncedi krediton per la formulo: “Gis nun ne aperas motivo por malpermesi”. Per tiu formulo estas permesita la publika partopreno en la devotaĵoj kultantaj la supozitan Aperon.

Sed, fine, apenaŭ eblas, oni devas procedi al la definitiva sentenco.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]